Pacpastroj (ĉeĥe: Sdružení katolických duchovních Pacem in terris / SKD-PIT; germane: Friedenspriester) estis romkatolikaj pastroj ĉehoslovakaj propravole kunlaborantaj kun komunismaj ŝtataj institucioj. Ili deziris agadi eneklezie laŭ la volo de diktaturestruloj.

Bildo de Sascha Schneider, 1904, Pacon surtere

Periodo 1951–1968 redakti

La unuan fojon la termino aperas en 1951 kiam la ŝtato ekprovis detrui la eklezian unuecon inter katolikoj ĉeĥoslovakiaj kaj la monda eklezio kreante organizaĵon de reĝimemaj pacpastroj. [1] La komunistoj ja sukcesis althierarkigi ne malmultajn virojn. La organizo malfondiĝis dum la Praga printempo 1968. Reprenis la agadaĉon la t.n. Laborgrupo por postkoncilia renovigo.

Periodo 1971–1989 redakti

En 1971 fondiĝis la Societo de katolikaj pastroj Pacem in terris nomita laŭ la papa enciklo Pacem in terris, kies anoj malferme kunlaboradis kun la ateisma ŝtato. Sekvatis tiamaniere getigo de la eklezio katolika kaj lamigo respektive fina estingo de religia praktiko. Bazo ĝia estis katolikaj pastroj kiuj nomiĝis patrujemaj aŭ pacaj; ilia plibeliga nomo malkaŝu la kunlaboremadon. La biblia bildo pri veno de lumo el oriento (latine: ex oriente lux) ali-interpretitis en la senco de lumiĝo danke al orienta (=sovetia) komunismo-importo kiu pacigu ĉiujn popolojn. La membroj estis konvinkitaj ke neniu alia sociordo ebligus pli bone la realigon de la vera socia programo de Jesuo Kristo.[2] Ŝajne parto de la pastroj agis malmalice kaj sindone. La oficiala organo Gazeto katolika iĝis nura propagandilo.

Kritiko redakti

Kritikitis la fakta spirita detrucelo de la pacmovaduloj. La kunlaboremo de la klerikaro iomete bremsiĝis krome per maldungoj kaj malpermeso duonoficialaj de ĉiuj organizoj de katolikaj klerikoj, ekz. per la manifesto Quidam episcopi fare de la kaŝa eklezio fidela al la papo en Romo). En 1973 ĉirkaŭ 37% de la klerikaro apartenis al la pacpastra movado, en 1986 ankoraŭ 29,2%.

Ano de la persekutita kaŝeklezio estis ekz. la slovako Vladimír Jukl.

Notoj redakti

  1. La termino priskribatas de Jan Stříbný en Lexikon für Theologie und Kirche, 3-a eldono, 10/281, eldonite de Walter Kasper, eldonejo Herder 1993-2001, ISBN 3-451-22012-1
  2. Hanuš Balík: Katolická církve v Československu 1945–1989; eldonejo CDK, Brunno 2007, p. 129-130

Eksteraj ligiloj redakti