Pariza Konferenco por Paco

La Pariza Konferenco por Paco estas internacia ĉiujara konferenco fondita en 2018, celante progresigi pacon kaj plibonigi internaciajn rilatojn, okazanta en Parizo. Estas gastigataj regnestroj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj kaj de neregistaraj organizaĵoj.
La unua konferenco okazis de la 11-a ĝis la 13-a de novembro 2018.

Vladimir Putin kaj Justin Trudeau ĉe la unua Pariza Konferenco por Paco.