Franz Seraph HANFSTAENGL (1a de Marto 1804, en Baiernrain ĉe Bad Tölz – 18a de Aprilo 1877, en Munkeno) estis bavara pentristo, litografo, kaj fotografo.[1]

Franz Hanfstaengl
Portreto de Franz Hanfstaengl (1804-1877) fare de Friedrich Dürck, 1832.
Portreto de Franz Hanfstaengl (1804-1877) fare de Friedrich Dürck, 1832.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1804 (1804-03-01)
en Dietramszell
Morto 18-an de aprilo 1877 (1877-04-18) (73-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Familio
Infanoj Edgar Hanfstaengl • Erwin Hanfstaengl • Ernst Hanfstaengl
Parencoj Norbert Pfretzschner
Okupo
Okupo litografisto • fotisto • pentristo
vdr

Vivo redakti

Hanfstaengl studis en Munkeno kun Hermann Joseph Mitterer. Li estis instruita en litografio, kaj kontaktis kun Alois Senefelder kaj studis el 1819 ĝis 1825 en la Munkena Akademio de Belartoj. En 1826, li iris al Dresdeno kaj eklaboris en 1852 por kopii en litografio la oleojn de la Dresdena Galerio. Inter 1835 kaj 1852 Hanfstängl faris ĉirkaŭ 200 litografiajn reproduktojn de majstroverkojn el tiu Galerio de Dresdeno, kaj publikigis ilin kajere. Kiam li revenis al Munkeno, li lasis sian establadon en Dresdeno al siaj fratoj Max kaj Hans.[2]

 
Paco sur la Tero, litografio de Franz Hanfstaengl.

En 1833 li fondis en Munkeno litografian establon per si mem, kio funkciis ĝis 1868, kaj al kiu li poste aligis belartan presejon kaj (en 1853) fotografian atelieron. Hanfstaengl akiris multan popularecon kiel portreta litografo de la socio de Munkeno, kaj estis kromnmita 'Count Litho' (Grafo Lito). Poste, li iĝis kortega fotografo kaj produktis portretojn de famaj personoj, inter kiuj la juna reĝo Ludoviko la 2-a, Franz Liszt, Otto von Bismarck kaj imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio. En 1858 Hanfstaengl tutoris la faman francan fotografon Antoine Samuel Adam-Salomon.

 
Franz Hanfstängl en posta vivo.

Li influis sian bofraton, nome la aŭstria kuracisto, inventisto kaj politikisto Norbert Pfretzschner veterano de la evoluo de la fotografia seka plato en 1866. Li estis edzo de Franziska Wegmeier (1809–1860), kun kiu li iĝis patro de Edgar Hanfstaengl. Alia familiano, Erwin von Hanfstaengl, en 1873 edziĝis al la operakantistino Marie Schröder.[3]

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. Tiu artikolo enhavas tradukojn el la Germanlingva Vikipedio, 30a de Januaro 2008, tra Anglalingva Vikipedio, 14a de Januaro 2022.
  2. Gilman, D. C.; Peck, H. T.; Colby, F. M., eld. (1905). "Hanfstängl, Franz". New International Encyclopedia (1a eld.). Novjorko: Dodd, Mead.
  3. Meyer's Konversations-Lexikon, 1888-90.

Referencoj redakti

  • Heß, Helmut, The publishing-house of Franz Hanfstaengl and early photographic art-reproduction. Das Kunstwerk und sein Abbild. (Akademischer Verlag, Munich 1999) (ISBN 3-932965-35-3)
  • Gebhardt, Heinz, Franz Hanfstaengl/Von der Lithographie zur Photographie (From Lithography to Photography). (C. H. Beck, München 1984). (ISBN 3-406-09586-0)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Literature of and about Franz Seraph Hanfstaengl in the Catalogue of the German National Library [1][rompita ligilo]