Brandenburga Johanitordeno
La Brandenburga Johanitordeno aŭ Ordeno de Sankta Johano aŭ ankoraŭ Ordeno de Johanitoj (en la germana Der Johanniterorden aŭ plej komplete Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem), ek de la jaro 1538, estas germana kaj protestanta Kavalirordeno, kiu samkiel la katolika Malta Ordeno komprenas sin kiel postsekvanto de la Kavalirordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kiu estas la kavalira ordeno plej antikva de la mondo fondita, probable, en Jerusalemo en la jaro 1099; tiu-ĉi plej malnova ankoraŭ ekzistanta Kavalira ordeno reiras al la Hospitalo Ordeno de Sankta Johano fondita de italaj komercistoj en Jerusalemo.
Brandenburga Johanitordeno | ||
---|---|---|
Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem | ||
kavalira ordeno | ||
Dum | 1538 - nuntempe | |
Sidejo | Lichterfelde | |
Lando | Germanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Altrechtlicher Verein | |
Partoprenanta | Honorary Knight of the Order of St John • Q113990371 • Q113990374 • Q113990376 • Q113990380 vd | |
Brandenburga Johanitordeno | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Apero | 1538 vd | |
Lando | Germanio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉoj | Honorary Knight of the Order of St John • Q113990371 • Q113990374 • Q113990376 • Q113990380 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Nuntempe la Ordeno de Johanitoj estas la portanta institucio de la internacia laboranta Johanita Akcidenthelp-Organizaĵo (Johanniter-Unfall-Hilfe), kiu en Germanio havas 1,4 milionojn da membroj, de la Johanitaj Helpkomunumoj, de la Johanita fratinaro kaj de pliaj malsanulejoj kaj flegejoj. Al la Ordeno de Johanitoj, kiu havas sian sidejon en Potsdam, en la tuta mondo apartenas en la 18 kooperativoj respektive komandorejoj 3 900 kavaliroj. Kiel oficanta ordenestro, germane Herrenmeister, la ordenon ek de 1999 gvidas Oskaro Princo de Prusio, nepo de la lasta germana imperiestro.
La ordena regulo Redakti
La principaro de la Ordeno de Johanitoj estas fiksita en la ordena regularo. Ĝia bazo estas la duobla tasko de la rekono de Jesuo Kristo kaj de la evangelia eklezio unuflanke kaj de la humanisma laboro aliflanke. La ordena regulo estas deviga por ĉiuj membroj. Ĝi ne donas detalajn instrukciojn, sed estas komprenata kiel gvidlinio por la vivo- kaj agmaniero de la unuopaj membroj. La plej gravaj devoj en la ordeno estas la penado por la kristana kredo, la fortigo de la frataro kaj la servado de la hodiaŭ socio per siaj propraj fortoj kaj kapabloj.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Ordeno de Johanitoj, germana
- Ordeno de Johanitoj en Aŭstrio, germana
- Internacia Alianco de Johanitoj
- Historio de la Ordeno de Johanitoj, angla