Religioj por paco

Religioj por paco (RfP), angle ankaŭ konata kiel World Conference of Religions for Peace (WCRP) estas internacia koalicio de reprezentantoj de religioj en la mondo, dediĉita al la antaŭenigo de paco. La organizaĵo organizas mondajn konferencojn al kiuj partoprenas politikistojn kiel observantojn por ke tiuj vidu la potencialon de relgiaj komunumoj kaj por memorigi ilin pri ilia devo kontribui al paco[1]. Ĝi estis kreita en la jaro 1969 kaj ekde tiam ĝi jam organizis naŭ mondajn konferencojn. Ĝi estas ne-registara organizaĵo kun sidejo estas en Nov-Jorko, aktiva en 70 landoj, kun regionaj antenoj en Eŭropo, en Azio, en Afriko kaj en Ameriko. Religioj por paco havas konsultan statuson ĉe la ekonomia kaj socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOCUNESKO kaj de UNICEF).

Religioj por paco
interreligia organizaĵo
Dum 21-a de oktobro 1970 –
Fondodato 21-a de oktobro 1970
Sidejo Novjorko, Usono
Lando Usono
Retejo http://www.religionsforpeace.org/ Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

AgadoRedakti

Religioj por paco celas antaŭenigi la interreligian kunlaboron por la paco, je la regiona kaj tutmonda niveloj. La asocio volas preterpasi la simplan dialogon por promocii komunan agadon, precipe por transformi perfortajn konfliktojn, konstrui justajn kaj harmoniajn sociojn, mildigi la malriĉecon kaj protekti la planedon[2].

La asocio havas kvin fondajn principojn:

  • Respekti la religiajn malsimilecojn
  • Agi por valoroj vaste kunhavigataj
  • Konservi la identecojn de ĉiuj religiaj komunumoj
  • Honorigi la diferencojn de organizo de la religiaj komunumoj
  • Subteni la lokajn interreligiajn iniciatojn.

Vidu ankaŭRedakti

Ekstera ligiloRedakti

Oficiala retejo

ReferencojRedakti

  1. (en) Christoph Strack, Like a UN General Assembly of religions, Deutsche Welle/Qantara, 2019
  2. (en) Vision, mision & principles[rompita ligilo], 50 religions for peace (vizion, celaro & principoj, 50 religioj por paco), rfp.org,