Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj

(Alidirektita el ECOSOC)

La Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Economic and Social Council, mallongigo ECOSOC) estas unu el la ses plej gravaj ĉeffakoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝiaj taskoj estas kunordigi la ekonomian, socian kaj rilatan laborojn de 14 UN-aj agentejoj, iliaj funkciecaj komisioj kaj kvin regionaj komisioj. ECOSOC havas 54 membrojn; ĝi havas kvarsemajnan sesion ĉiujaran julie. Ekde 1998, ĝi ankaŭ havis mitingojn ĉiun aprilon kun financaj ministroj, kiuj estras komitatojn de la Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso (IMF). Ĝi estas krome centra forumo por diskuti ekonomiajn kaj sociajn temojn, kaj formuli proponojn al membroŝtatoj kaj al la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.[2]

Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj
Fondodato 1945[1]
Sidejo Novjorko
Retejo www.un.org/ecosoc/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Salonego de la ECOSOC en la Nov-Jorka ĉefsidejo de UN

SesiojRedakti

La kvarsemajna sesio okazas aŭ en Nov-Jorko aŭ en Ĝenevo, reŝanĝiĝante ĉiun jaron. Ĝi konsistas el diversaj partoj:

  • Grava parto: Renkontiĝas ministroj, direktoroj kaj altaj oficistoj de internaciaj institutoj kaj reprezentantoj de civilaj societoj kaj el la privata ekonomio, por pridiskuti aktualajn temojn de la internaciaj ekonomia, socia kaj ekologia evoluiĝoj. Fine de la grava parto, oni donas ministran deklaracion, kiu ofte enhavas politikajn gvidliniojn kaj proponojn
  • Kunordiganta parto
  • Parto por operaciaj aktivaĵoj
  • Parto por humanaj aferoj
  • Ĝenerala parto

Ekde 2005, ekestis du novaj partoj:

  • Ĉiujara pruvo koncerne ministrojn
  • forumo por evoluiĝa kunlaboro

Naŭ grupoj de fakulojRedakti

ReferencojRedakti

  1. asertita en: Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj
  2. Background Information, UN Economic and Social Council