Frederiko la 10-a
reĝo de Danio (r. 2024-)
Frederiko la 10-a (dane Frederik X, plennome Frederik André Henrik Christian; naskiĝis la 26-an de majo 1968 en Kopenhago) estas la reĝo de Danio. Li iĝis la reĝo post la abdiko de sia patrino Margareta la 2-a je la 14-a de januaro 2024.
Lia edzino estas la aŭstraliano Mary Donaldson.