Ebur-Borda nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La nacia futbalteamo de Ebur-Bordo estas la nacia elektaĵo de Ebur-Bordo (Respubliko Côte d'Ivoire) por internaciaj fulbalkonkursoj. La plej grandaj sukcesoj en internaciaj turniroj estis: Afrika Pokalo de Nacioj 1992, 4-a rango ĉe la Reĝo-Fahd-Pokalo 1992, krome kvalifikiĝo por la fina rondo de la Futbala Mondpokalo en 2006.
La matĉoj en Futbala Mondpokalo 2006: En sia unua mondpokala matĉo la teamo malvenkis per 1:2 kontraŭ Argentino. La unuan golon por Ebur-Bordo sukcesis Didier Drogba. La dua ludo same rezultigis malvenkon, per 1:2 kontraŭ Nederlando (goliginto: Bakary Kone). Tiel la teamo de Ebur-Bordo ne plu havis ŝancon pluiri al la rondo de 16. En la lasta matĉo la teamo ludis en la stadio de Munkeno kun la same eligita teamo de Serbio kaj Montenegro, tiun matĉon venkis Ebur-Bordo per 3:2 post du penaloj kaj golo en la postmatĉado de la dua duontempo.

Ebur-Bordo
Ebur-Bordo
asocio Fédération Ivoirienne de Football
Ebur-Borda Futbal-Asocio
konfederacio CAF
manaĝero Sven-Göran Eriksson
golreĝo Didier Drogba (44)
stadiono Stade Félix Houphouët-Boigny
FIFA kodo CIV
unua matĉo Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo 3-2
 Benino
1960
plej granda gajno Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo 6-0
 Malio
1985
plej granda perdo Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo 2-6
 Ganao
1971
Futbala Mondpokalo
aperoj 1 (unua en 2006)
plej bona rezulto Grupo C
2006
Afrika Pokalo de Nacioj
aperoj 15 (unua en 1965)
plej bona rezulto Ĉampiono
1992
vdr

Famaj ludistoj redakti

Partopreno en Futbalaj Mondpokaloj redakti

1930 en Urugvajo ne partoprenis
1934 en Italio ne partoprenis
1938 en Francio ne partoprenis
1950 en Brazilo ne partoprenis
1954 en Svisio ne partoprenis
1958 en Svedio ne partoprenis
1962 en Ĉilio ne partoprenis
1966 en Anglio ne partoprenis
1970 en Meksiko ne partoprenis
1974 en Germanio ne kvalifikiĝis
1978 en Argentino ne kvalifikiĝis
1982 en Hispanio ne partoprenis
1986 en Meksiko ne kvalifikiĝis
1990 en Italio ne kvalifikiĝis
1994 en Usono ne kvalifikiĝis
1998 en Francio ne kvalifikiĝis
2002 en Sud-Koreio/Japanio ne kvalifikiĝis
2006 en Germanio prarondo
2010 en Sudafriko prarondo
2014 en Brazilo
2018 en Rusio
2022 en Kataro

Partopreno en la Afrika Pokalo de Nacioj redakti

  • 1957 - 1963 - ne partoprenis
  • 1965 - 3-a rango
  • 1968 - 3-a rango
  • 1970 - 4-a rango
  • 1972 - ne kvalifikiĝis
  • 1974 - prarondo
  • 1976 - ne kvalifikiĝis
  • 1978 - ekskludita
  • 1980 - prarondo
  • 1982 - ne kvalifikiĝis
  • 1984 - prarondo
  • 1986 - 3-a rango
  • 1988 - prarondo
  • 1990 - prarondo
  • 1992 - Afrika ĉampiono
  • 1994 - 3-a rango
  • 1996 - prarondo
  • 1998 - kvaron-finalo
  • 2000 - prarondo
  • 2002 - prarondo
  • 2004 - ne kvalifikiĝis
  • 2006 - 2-a rango
  • 2010 en Angolo - kvaron-finalo
  • 2012 en Gabono kaj Ekvatora Gvineo - kvalifikiĝis

Eksteraj ligiloj redakti