Postmatĉa tempo (aŭ postmatĉado) estas la plilongigo de matĉo post la ordinara daŭro de la matĉo (en futbalo: 2-oble 45 minutoj) por rekompensi tempoperdojn, kiuj okazis dum la ordinara daŭro pro vundiĝoj, veteraj kondiĉoj aŭ netolereblaj ludprokrastoj.

La daŭro de la postmatĉa tempo estas prijuĝenda de la matĉestro (arbitrulo).

Kutime ĉe futbalmatĉoj la postmatĉa tempo daŭras inter 1 kaj 4 minutoj. Dum la Futbala Mondpokalo en 1990 eb Italio la arbitrulo Michel Vautrot ordonis postmatĉan tempon de 8 minutoj post la unua duontempo en la matĉo inter Italio kaj Argentino - tio estis la plej longa postmatĉa tempo iam okazinta dum mondpokalaj futbalmatĉoj.