Homfutbalo
variaĵo de teama sporto, loze simila al futbalo
"Vivanta tablofutbalo", "homa tablofutbalo" aŭ mallonge homfutbalo estas variaĵo de teama sporto, loze simila al futbalo. En ĝi sportistoj en du teamoj sur sporta tereno mantenas grandajn stangojn kaj do povas malpli libere moviĝi ol kutime en futbalo, kaj tiam provas simuli la ludon de tablofutbalo.
Rilatoj al Esperanto redakti
En Esperant-lingva medio homfutbalo aparte flegatis dum la Oranĝaj Renkontiĝoj en la urbo Hernusando de Svedio, kiuj okazis ekde 2007 ĉiujare ĝis almenaŭ 2014.[1]