Mario Balotelli
itala futbalisto
Mario Balotelli (prononco [ˈmaˑɾjo baloˈtɛlːli]) estas itala futbalisto de familie ganaa deveno. Li naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1990 en Palermo, do nun estas 32-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Manchester CFC, post tri antaŭaj profesiaj jaroj en la klubo Inter Milano.
Mario Balotelli | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mario Barwuah |
Aliaj nomoj | Super Mario |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1990 (32-jara) en Palermo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Frat(in)o | Enock Barwuah |
Edz(in)o | Raffaella Fico |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mariobalotelli.it/ |
Krome Mario Balotelli ekde la jaro 2010 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Mario Balotelli – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)