Azia Virina Futbal-Ĉampionado

La Azia Virina Futbal-Ĉampionado de la kontinenta konfederacio AFC (angle AFC Women's Asian Cup) estas la azia kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝi estas okazigata ekde la jaro 1975, do estas la plej tradicia kontinenta ĉampionado pri virina futbalo. La turnira ritmo alternas - kutime la evento okazas ĉiun duan aŭ trian jarojn. Ĝis la jaro 2003 ne estis kvalifikiga fazo, sed ĉiuj aliĝintaj teamoj rekte partoprenis en la fina turniroparto. Ekde la jaro 2006 la konkurso havas la anglan nomon AFC Women’s Asian Cup kaj de tiam okazas ĉiun duan jaron. Rekorda ĉampiono estas la ĉina virina nacia teamo de futbalo, kiu laŭ la stato de somero 2011 gajnis la turniron okfoje.

Azia Virina Futbal-Ĉampionado
angle AFC Women's Asian Cup'
Turniraj detaloj
Datoj ekde 1975
Teamoj
Finaj pozicioj
Ĉampiono rekorda Flago de Ĉinio Ĉinio (8 ĉampionecoj)
vdr

Ĉiujn kvar jarojn la turniro samtempe ankaŭ servas je azia kvalifikiĝo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu rajtas partopreni tri naciaj teamoj el Azio.

La turniroj en superrigardo redakti

jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
azia ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1975 Honkongo   Novzelando 3:1   Tajlando   Aŭstralio 5:0   Malajzio
1977 Tajvano   Tajvano 3:1   Tajlando   Singapuro 2:0   Indonezio
1979 Barato   Tajvano 2:0   Srilanko   Honkongo rezulto ne konata   Aŭstralio
Okcidenta Aŭstralio
1981 Honkongo   Tajvano 5:0   Tajlando   Barato 2:0   Honkongo
1983 Tajlando   Tajlando 3:0   Barato   Singapuro rezulto ne konata   Japanio
1986 Honkongo   Ĉinio 2:0   Japanio   Tajlando 4:1   Indonezio
1989 Honkongo   Ĉinio 1:0   Tajvano   Japanio 9:0   Honkongo
1991 Japanio   Ĉinio 5:0   Japanio   Tajvano 0:0 post plilongigo
5:4 per matĉofinaj penaloj
  Nord-Koreio
1993 Malajzio   Ĉinio 3:0   Nord-Koreio   Japanio 3:0   Tajvano
1995 Malajzio   Ĉinio 2:0   Japanio   Tajvano 0:0 post plilongigo
3:0 per matĉofinaj penaloj
  Sud-Koreio
1997 Ĉinio   Ĉinio 2:0   Nord-Koreio   Japanio 2:0   Tajvano
1999 Filipinoj   Ĉinio 3:0   Tajvano   Nord-Koreio 3:2   Japanio
2001 Tajvano   Nord-Koreio 2:0   Japanio   Ĉinio 8:0   Sud-Koreio
2003 Tajlando   Nord-Koreio 2:1 post "ora golo"   Ĉinio   Sud-Koreio 1:0   Japanio
2006 Aŭstralio   Ĉinio 2:2 post plilongigo
4:2 per matĉofinaj penaloj
  Aŭstralio   Nord-Koreio 3:2   Japanio
2008 Vjetnamio   Nord-Koreio 2:1   Ĉinio   Japanio 3:0   Aŭstralio
2010 Ĉinio   Aŭstralio 1:1 post plilongigo
5:4 per matĉofinaj penaloj
  Nord-Koreio   Japanio 2:0   Ĉinio

Ranglisto redakti

rango nacia teamo azia ĉampiono 2-a pozicio 3-a pozicio 4-a pozicio
1.   Ĉinio 8 2 1 1
2.   Nord-Koreio 3 3 2 1
3.   Tajvano 3 2 2 2
4.   Tajlando 1 3 1 0
5.   Aŭstralio 1 1 1 1
6.   Novzelando 1 0 0 0
7.   Japanio 0 4 5 4
8.   Barato 0 2 0 0
9.   Sud-Koreio 0 0 1 2
10.   Singapuro 0 0 2 0
11.   Honkongo 0 0 1 1
12.   Indonezio 0 0 0 2

Eksteraj ligiloj redakti