Tajvana virina nacia teamo de futbalo
vira nacia teamo de futbalo
La tajvana virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Tajvanon, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo ĝis la stato de somero 2011 nur unufoje partoprenis en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo, nome en 1991, kaj tie atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj). En la Azia Virina Futbal-Ĉampionado ĝi partoprenas ekde la jaro 1977, kaj en la unuaj tri el tiuj turniroj, en 1977, 1979 kaj 1981, atingis la ĉampionan pozicion. Ekde la 1980-aj jaroj ĝi anglalingve nomatas "Chinese Taipei women's national football team", do "virina nacia futbala teamo de ĉina Tajpeo", pro tiucela premo de la registaro de Popola Respubliko de Ĉinio.
Tajvano | ||
---|---|---|
asocio | Chinese Taipei Football Association Tajvana Futbala Asocio | |
konfederacio | AFC | |
manaĝero | Huang Ju Ĉuan (Huang Yu Chuan) | |
FIFA kodo | TPE | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1977 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 1999 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1995 ![]() ![]() 2004 | |
Virina Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 1 (en 1991) | |
plej bona rezulto | kvaronfinalo en 1991 | |
Azia Virina Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 12 (unua en 1977) | |
plej bona rezulto | Ĉampiono en 1977, 1979 kaj 1981 | |