Brachyelytrum
Brachyelytrum, esperante brakielitro[1] aŭ braĥielitro[mankas fonto], estas genro de plantoj de la subfamilio de Pooideae. La specioj estas precipe nearktisaj sed oni trovas specion Brachyelytrum japonicum en Japanio kaj en sudorienta Ĉinio. Brachyelytrum estas la nura genro de la tribo Brachyelytreae. Brachyelytreae estas frata klado de aliaj pooideoj.
Brachyelytrum | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brachyelytrum erectum.
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Brachyelytrum P.Beauv., 1812 | ||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La nomo de genro elvokas la mallongajn glumojn.
Priskribo
redaktiIlis estas staŭdaj kun rizomoj. Ili havas membranajn ligulojn. Floraro estas paniklo. La floro havas du lodiklojn.
Parazitoj
redaktiEpichloë typhina parazitas la planton[2].
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ Nonreciprocal compatibility between Epichloë typhina and 4 host grasses, 1993, Leuchtmann kaj Clay