Panico

Genro el la plantofamilio de la poacoj
(Alidirektita el Panicum)

Panico[1] (Panicum) estas granda genro de proksimume 450 specioj el la familio de la poacoj indiĝena ĉie en la tropikaj regionoj de la mondo, kun kelkaj specioj kiuj etendiĝas en la norda mezvarma zono. Ili ofte estas grandaj, unujarajplurjaraj herbecaj plantoj kreskantaj ĝis alto de 1-3 m.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Panico
Panicum virgatum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Panicum
L.
Specioj

ĉirkaŭ 450

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Panicum antidotale
Panicum capillare
Panicum lycopodoides
Panicum maximum
Panicum miliaceum
Panicum phragmitoides
Panicum repens
Panicum torridum
Panicum xerophyllum

La floroj estas kunigataj en ampleksa paniklo ofte kun longo ĝis 60 cm. La semoj estas 1-6 mm longaj kaj 1-2 mm larĝaj. La fruktoj disvolviĝas el du-flora spiketo. Nur la supra floreto de ĉiu spiketo estas fekunda; la malsupra floreto estas sterila aŭ maskla. Ambaŭ glumoj ĉeestas kaj estas bone disvolviĝataj.

En Aŭstralio troviĝas 29 da indiĝenaj kaj 9 da enmetitaj panicospecioj [2].

Bone konataj panico-specioj inkludas milian panicon (aŭ mileo, Panicum miliaceum) kaj vergan panicon (Panicum virgatum). Ambaŭ estas konsideritaj mileoj.

Kelkaj specioj redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 835
  2. angle Grasses of the Tweed Valley of NSW: An introductory field guide to locally common grasses: native and introduced, Compiled by Penny Watsford, Nullum Publications, 2004 ISBN 0-9756823-0-X)
  3. Sudorient-usonaj koniferaroj
  4. Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj
  5. Humida Ĉako
  6. Havajaj tropikaj altaĵaj arbedaroj
  7. Eritrea marborda dezerto, Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj, Flaŭro de Maroko