Milia panico

(Alidirektita el Panicum miliaceum)
Tiu ĉi artikolo temas pri la planto Milia panico (Panicum miliaceum). Pri la vastasenca signifo de mileo, bonvolu vidi la artikolon mileo.

Milia panico[1] (Panicum miliaceum) aŭ mileo[2][noto 1] estas unujara herbo el poacoj de la genro Panico, kun panikle aranĝitaj unufloraj spiketoj, en kiuj evoluas tre malmola brilglata grajno. Ĝi estas malnova grenplanto, ankoraŭ kulturata en Sud-Eŭropo kaj Azio (jam ekde la ŝtonepoko). La grajnoj uzatas por fari panon, kaĉon kaj servas kiel furaĝo por hejmaj birdoj; bazmaterialo por la industrio (sukero, alkoholo, amelo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Milia panico
Panicum miliaceum.
Panicum miliaceum.
Biologia klasado
Filumo: Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideoj Panicoideae
Genro: Panico Panicum
L. 1753
specioj
  • Panicum miliaceum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Panicum miliaceum - Muzeo de Tuluzo

Nomo redakti

Striktasence, la nomo mileo estas uzata por nomi milian panicon, sed la netaksonomia termino mileo havas vastan sencon[2] kaj inkluzivas plurajn plantojn el la familio Poacoj.

Origino redakti

Milia panico originas el Ĉinio, varmoŝatanta, ne pretendema je agrotipoj. Ĝi havas kurtan kultivperiodon, tiel uzatas ne nur kiel ĉefplanto, sed postplanto. Ĝi altas 80–120 cm, la larĝaj folioj longas 20–25 cm. La spiketojn kovras 3 glumoj. La senarista infloresko longas 10–25 cm, estas panikla. Ĝi estas mem- aŭ fremdpolenada.

Esploroj redakti

Esploroj cele plibonigi ĝian produktivecon estas plenumitaj de la Internacia instituto de esploroj pri agrikulturaj produktaĵoj en duonsekaj klimatoj (ICRISAT laŭ ties angla siglo) en Andhra Pradesh, Barato.[3]

Notoj redakti

  1. Laŭ PIV, konfuzi la genron Milion kun mileo estas evitinde.[2]

Referencoj redakti