Aloa (ankaŭ Alwa, AlodiaAloda) estas la plej suda el la tri kristanaj nubiaj reĝlandoj, kiuj ekzistis inter la jaroj 500 kaj 1500 en la nuna norda Sudano. La du aliaj reĝlandoj estis Nobatia kaj Makuria).

Aloa
6-a jarcento – 1504
historia lando • arkeologia lokolando
Geografio
Nubio dum mezepoko
Nubio dum mezepoko
Ĉefurbo:
Soba
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Historio redakti

Ĝis la 4-a jarcento tiu lando estis la suda parto de la reĝlando de Kuŝ. Meroe estis la ĉefurbo de Kuŝ dum pluraj jarcentoj. Kio okazis inter la fino de Kuŝ kaj la komenco de Aloa ne klaras.

La ĉefurbo de Aloa estis Soba, ĉirkaŭ 20 km de la nuntempa Ĥartumo.

La reĝlando de Aloa daŭris ĝis la komenco de la 16-a jarcento, kiam ĝin konkeris la sultanlando de Sennar. David Reubeni, kiu vidis Soba en 1523, skribis ke ĝi enhavis nur ruinojn.

 
Kolonbazoj de malnova preĝejo starigita en la tempo de Aloa

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Derek A. Welsby:The Mediaval Kingdoms of Nubia, London 2002, ISBN 0-7141-1947-4 (la verŝajne plej detala enkonduka verko pri Nubio dum la mezepoko)