Makurio

(Alidirektita el Makuria)

Makuria (arabe: مقرة; al-Muqurra; ankaŭ al-Mukurra) estis de la 6-a ĝis la 14-a jarcento kristana ŝtato en Nubio, la nuntempa norda Sudano

Makurio
5-a jarcento – 1518

historia lando • reĝlando
Geografio
Nubio dum mezepoko
Nubio dum mezepoko
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Preĝejo de la granit-pilieroj en Malnova Dongalo
Fresko el Faras
Fresko en la katedralo de Faras, pri la naskiĝo de Jesuo
Nubia ujo el Qasr Ibrim

Historio redakti

Post la falo de la merea imperio evoluis ŝajne tri posteuloj (de nordo suden: Nobatia, Makuria kaj Alwa), kiuj unue tre similis la tradicion de la meroea imperio. Fine de la 6-a jarcento tiuj ŝtatoj, kaj inter ili Makuria, kristaniĝis.

La kristanismo en Nubio, sed ankaŭ la nubia ŝtato kaj ĝiaj administracio kaj arto ricevis grandan influon de Bizanco.

La sekvaj jarcentoj estis la oraj jaroj de Makuria. Ĉie en la lando oni konstruis grandajn preĝejojn, ofte bunte pentritaj de kristaj scenoj. Kreiĝis multaj monaĥejoj kaj fortikaĵoj. Skribaĵoj atestas, ke granda parto de la popolo estis klera. Skribitaj lingvoj estis la greka.

Nur en la 13-a kaj 14-a jarcentoj islamaj atakoj multnombriĝis. Fine en 1365 estis forlasita la ĉefurbo Malnova Dongalo. Tiel malaperis Makuria el historiaj fontoj, sed ŝajnas ke ĝi pluvivis kiel la reĝlando Dotawo.

Ekonomio redakti

Agrokulturo estis la ekonomia bazo de la nubia ŝtato Makuria. Arabaj aŭtoroj mencias, ke palmoj, vino, bananoj, cerealoj kaj citronoj estis kreskigitaj. Oni bredis ŝafojn, kaprojn, bovojn kaj porkojn. Kamelojn oni uzis por transporto kaj rajdado. Ankaŭ fiŝkaptado estis grava nutrofonto.

Produktado de potoj kaj ŝtofoj estis gravaj metioj.

En Makuria oni neniam uzis monon. Oni ĉefe interŝanĝis varojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti