Vulkana erupcio de La Palma en 2021

La vulkana erupcio de La Palma en 2021 startis je la 14:13 horo (UTC) la 19an de septembro 2021 en la pinaro Cabeza de Vaca (signifanta "kapo de bovino" en la hispana), en la insulo La Palma, Kanarioj, Hispanio. Temas pri la unua erupcio en la insulo post tiu de vulkano Teneguía en oktobro 1971, kaj la unua okazinta en Kanarioj ekde la submara erupcio ĉe insulo El Hierro en 2011.[1][2][3][4]

Vulkana erupcio de La Palma en 2021
Nokto de la 20a de septembro 2021
strombola erupcio
Alteco: 1 949 metroj super maro f1
Situo: La Palma, Hispanio
Montaro: ‘’Cumbre Vieja’’
Geografia situo 28° 37′ N, 17° 53′ U (mapo)28.616666666667-17.883333333333Koordinatoj: 28° 37′ N, 17° 53′ U (mapo) f1
Vulkana erupcio de La Palma en 2021 (Kanariaj insuloj)
Vulkana erupcio de La Palma en 2021 (Kanariaj insuloj)
DEC
Vulkana erupcio de La Palma en 2021
Vulkana erupcio de La Palma en 2021
Map
Vulkana erupcio de La Palma en 2021
Tipo: Fendo-erupcio
Strombolia erupcio
vdr

Disvolviĝo redakti

Inter la 7a de Oktobro 2017 kaj la 25a de Junio 2021 estis registritaj en la suda parto de la insulo La Palma ĝis totalo de ok serioj da tertremoj, kun similaj karakteroj.[5][6] La 13a de Septembro okazis rekordon de 1500 tertremoj en la zono de la Natura Parko de Cumbre Vieja (Malnova montopinto), en la municipoj Fuencaliente, Mazo y El Paso, kio rezultis en flavkolora alarmo (nivelo 2a sur skalo de 4), fare de la regiona registaro de Kanarioj.[7] La venontajn tagojn sekvis tertremoj.

La 19an de Septembro, post pli ol 25 000 malgrandaj tertremoj en la insulo dum ok tagoj, je la 15:13 (loka horo) komenciĝis la erupcio en la pinaro nomita Cabeza de Vaca, en Las Manchas, municipo de El Paso.[8] La erupcio havis dekomence du fendojn separitajn per 200 metroj kaj ok elfluejojn de lafo.[9] La lafofluoj tranĉis ŝoseojn, detruis domojn kaj devigis evakuadon de miloj da loĝantoj.

 
Vulkana erupcio de La Palma de 2021. Komenco de la 21a de Septembro 2021.

La 21an, 22an kaj 23an la lafo detruis domarojn de Todoque [toDOke] kaj la erupcio sendis cindrojn kaj piroklastojn al ampleksaj zonoj de la insulo, kio devigis la uzadon de specifaj protektorimedoj. La 24an malfermiĝis pliaj elfluejoj, pliiĝis la cindroj en aero kaj oni devis fermi la flughavenon de la insulo. La forirantoj devis uzi nur ŝipojn. La 26an de Septembro la lafo faligis simbole la sonorilturon de la preĝejo de Todoque.[10]

La 27an malfermiĝis nova elfluejo nun de havaja tipo kiu elsendis malpli viskozan lafon, kiu tuj pligrandigis la lafofluadon kaj la detruadon. La 28an de Septembro la lafo tranĉis la marbordan ŝoseon kaj inter la 28a kaj la 29a la lafo atingis la maron, kio pliigis la elsendon de toksaj gasoj kaj ekkreis novan duoninsulon.

La 1an de Oktobro malfermiĝis novaj elfluejoj 400 metrojn norde de la ĉefa elfluejo, kaj aperis nova fluaĵo kiu faris novajn detruojn.[11]

Dum la monato Novembro pluis la elirado de gasoj, lafo, malfermo de novaj laf-elirejoj, laf-kovrado de plia etendo, detruo de kelkaj domoj kaj bienoj, cindropluvo, kaj laboroj por kontroli la damaĝojn kaj aliro de homoj al danĝeraj areoj. Krome pluis la alveno de turistoj kontempli la fenomenon.

La 13an de Decembro la vulkano ĉesis sian agadon, krom malgrandaj tertremoj kaj gasnubo, kio poste ĉesiĝis.[12] Tiel la vulkanologoj ankoraŭ postulis kelkajn tagojn por deklari la agadĉeson. La 12an de Decembro, la vulkana erupcio iĝis la plej longa en la insulo iam registrita, kiam atingis 85 tagojn de kontinua agado. Antaŭe, la erupcio de la vulkano Tajuya en 1585 estis la la plej longa kun 84 tagoj. Oni ne disponas de fidindaj informoj pri la antaŭaj vulkanaj erupcioj.[13]

La 25an de Decembro la regionaj aŭtoritatoj anoncis, ke la erupcio estis finita la tagon 13a de Decembro post 85 tagoj kaj 8 horoj de vulkana aktiveco.[14][15]

Damaĝoj redakti

 
La erupcio el El Paso la 21an de Oktobro 2021.

Ĝis la fino de Septembro, la lafo jam estis detruinta kvar ŝoseojn, retojn de liverado de akvo kaj elektro, mil domojn, plej parte hejmoj,[16] kaj nur en Todoque la preĝejon, la malsanulejon, la sidejon de la asocio de lokanoj kaj la bazlernejojn Los Campitos kaj Todoque. Krome, entute jam ĝis la 21a de Septembro ĉirkaŭ 200 sportaj instalaĵoj estis detruitaj.[17]​ La erupcio damaĝis milojn da bienoj, vivon da bestoj, kaj la tutan medion. La municipaj registaroj translokis multajn senhejmajn homojn kaj bestojn en rifuĝojn.

Laŭlonge de la semajnoj la damaĝoj okazigitaj de la lafo estis akompanata de tre forta damaĝo fare de la cindroj kiuj akumuliĝis sur ŝoseoj, tegmentoj, plantejoj ktp. La kampoj de bananoj (ĉefa ekonomio de la insulo) suferis pro la cindropluvo kaj pro la manko de irigacio. Volontuloj venis purigi diversajn areojn el cindro, ĉar se pluvas la damaĝo estos multe pli akraj (cindro pezos plie sur tegmentoj kaj elfluejoj ŝtopiĝos. Nura hommorto (en du monatoj) okazis al volontulo kiu estis forigante cindron.

Du monatojn post ekerupcio, vulkano Cumbre Vieja plue okazigis grandajn detruojn. Oni ĉirkaŭkalkulis de 700 al 900 milionojn da eŭroj en perdoj (ĉefe pli ol du mil domoj,[18] bienoj kaj publikaj infrastrukturoj); 7 000 personoj devis translokiĝi, el kiuj multaj sen espero iam reveni. Ekde la komenco de la vulkana epizodo oni registris pli ol 5 000 tertremoj, el kiuj la plej forta okazis la 19an de Novembro (magnitudo 5,1).[19]

La 25an de Novembro la lafo kovris la tombejon, kie estis milo da niĉoj.

Mapo de la koncernitaj areoj redakti

 
Interaga mapo de la lafa amplekso, mapita kaj ĝisdatigita dank' al kunlaborantoj de OpenStreetMap .

Notoj redakti

  1. «La Palma empieza a evacuar ante un escenario más cercano de erupción». La Vanguardia. 19a de septembro 2021. Konsultita la 1an de oktobro 2021.
  2. Entra en erupción el volcán en La Palma Vega, Javier kaj Salas, Guillermo, 19a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de oktobro 2021. El País
  3. «La Palma: las impresionantes imágenes de la erupción de un volcán en las islas Canarias». BBC News. 19a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de oktobro 2021.
  4. Los volcanes que cambiaron la historia de la humanidad: Krakatoa, Santorini, Eyjafjallajökull, Vesubio… El País 21a de septembro 2021. Konsultita la 1an de oktobro 2021.
  5. «Este es el sonido del enjambre sísmico de Cumbre Vieja». ElDiario.es. 17a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  6. IGN. «Noticias de interés e informe mensual». Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  7. «Activan la alerta amarilla en La Palma por riesgo de erupción volcánica». La Vanguardia. 14a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  8. «La Palma: Al octavo día, estalló el volcán». Agencia EFE. 19a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  9. «La erupción tiene dos fisuras separadas por 200 metros y ocho bocas». Agencia EFE. 20a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  10. «La lava derrumba el campanario de Todoque y la colada se reactiva». AS.com. 26a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  11. Volcán en La Palma: última hora en Cumbre Vieja, en directo. El volcán de La Palma cuenta con dos nuevas coladas Público, 1an de Oktobro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  12. «El volcán desconcierta con el tremor «desaparecido» y la columna de emisión más alta registrada». ABC.es. 14an de Decembro 2021. Konsultita la 23an de Decembro 2021.
  13. «Los gases expulsados por el volcán de La Palma obligan a confinar a 33.000 personas». El País. 13an de Decembro 2021. Konsultita la 13an de Decembro 2021.
  14. «La erupción de La Palma se declara finalizada tras 85 días...». www3.gobiernodecanarias.org. 25a de Decembro 2021. Konsultita la 26an de Decembro 2021.
  15. «Fin del volcán de Cumbre Vieja». Canarias7. 25a de Decembro 2021. Konsultita la 26an de Decembro 2021.
  16. «Más de 1.000 edificaciones afectadas y 709 hectáreas cubiertas por la lava». Agencia EFE. 1an de Oktobro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  17. «Los daños provocados por el volcán en La Palma superarán los 400 millones de euros». La Sexta. 21a de Septembro 2021. Konsultita la 1an de Oktobro 2021.
  18. EFE, La lava ocupa 1.066 hectáreas y ha destruido 2.651 edificaciones, según el monitoreo del satélite Copernicus Público Madrido 21/11/2021. Alirita en la 22/11/2021.
  19. Registran un terremoto de magnitud 5,1 en La Palma, el más potente desde que empezó la erupción hace dos meses Público Madrido 19/11/2021. Alirita en la 19/11/2021.