El Hierro
El Hierro, hispane El Hierro [elJEro] = "la fero", estas la plej sudokcidenta insulo el la Kanarioj. Ĝi estas la plej malgranda inter la "ĉefaj" insuloj kaj malpli influata de turismo ol la aliaj. Ĝi havas areon de 269 km², loĝantaron de 10 071 (2004). Ĝia ĉefurbo estas Valverde (Kanarioj), la plej alta punkto estas Pico de Malpaso (1 501 metroj). El Hierro apartenas al la provinco Santa Cruz de Tenerife, en la hispana regiono Kanarioj.
El Hierro | ||
---|---|---|
vulkaninsulo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Supermara alteco | 1 501 msnm [+] | |
Koordinatoj | 27° 45′ N, 18° 0′ U (mapo)27.75-18Koordinatoj: 27° 45′ N, 18° 0′ U (mapo) [+] | |
Ĉefurbo | Valverde | |
Plej alta punkto | Pico de Malpaso [+] | |
Akvokolektejo | 269 km² (26 900 ha) [+] | |
Areo | 269 km² (26 900 ha) [+] | |
Loĝantaro | 10 968 [+] (2019) | |
Denseco | 40,77 loĝ./km² [+] [+] | |
Ĉefulo | Alpidio Armas (PSOE) | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
El Hierro | ||
Vikimedia Komunejo: El Hierro [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La insulo dividiĝas en tri municipoj kun siaj loĝlokoj. En oktobro 2006 startis demarŝoj por apartigo de El Pinar disde la municipo Frontera, kaj en septembro 2007 ĝi iĝis la tria municipo de la insulo.[1]
La municipoj, formitaj de diversaj loĝlokoj, estas la jenaj:
Historio
redaktiEn la areo estis loĝado de praloĝantoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[2] La bimbaĉe aŭ bimbape estis la praloĝantoj de El Hierro, pacema tribo kun forta socia strukturo en kulturo propra de la Neolitiko. Ili loĝis en naturaj grotoj aŭ simplaj konstruaĵoj el ŝtono kaj dediĉis sin al agrikulturo, paŝtado kaj al ĉemarborda fiŝkaptado. El ili restis petroglifoj kun skribaĵo libi-berbera dise tra la tuta insulo kiuj ankoraŭ ne estis deĉifritaj. La plej etendaj kaj gravaj estas konataj kiel Letreros de El Julan. En la sama zono oni trovis aliajn restaĵojn de iama kunvenejo (tagoror), grotaj tomboj, mumioj, ujoj, hejmiloj kaj aliaj iloj.
Juan de Bethencourt konkeris la insulon en la 15-a jarcento, kaj ĝi iĝis senjorlando kun ununura municipo.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
Ekde la 1970-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.
Flaŭro kaj faŭno
redaktiJe la 22-a de januaro 2000 UNESKO deklaris la insulon biosfera rezervejo. La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.
Iama nul-meridiano
redaktiĜis la malkovro de Ameriko la insulo estis la plej okcidenta punkto de la mondo konata en Eŭropo. Tial Ptolemeo difinis la longitudon de ĝia okcidenta kabo (Kabo de Orĉila) kiel nulejon; precize tiu "meridiano de Ferro" (tiama nomo de la insulo) estas 20,0° okcidente de Parizo. Ĉar okcidente de ĝi ne estis firma tero, gravis nur orientaj longitudoj.
En 1884 oni enkondukis la meridianon de Greenwich kiel referencejon; kelkaj landoj ankoraŭ dum jardekoj uzis la malnovan sistemon en oficialaj mapoj. La internacie normigita diferenco por transkalkulo inter la du sistemoj estas 17° 40' 00" (= 17,6667°).
Referencoj
redakti- ↑ Tercer municipio herreño
- ↑ «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.