La Palma
La Palma (oficiale San Miguel de La Palma, "Sankta Mikelo de la Palmo" esperante) estas insulo de la hispana regiono de Kanarioj, en la Atlantika Oceano. Ĝia ĉefurbo estas Santa Cruz de La Palma.
La Palma | ||
---|---|---|
Lando | ![]() |
|
Supermara alteco | 2 426 msnm [+] | |
- koordinatoj | 28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo)28.666666666667-17.866666666667Koordinatoj: 28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Roque de los Muchachos [+] | |
Areo | 708,3 km² (70 830 ha) [+] | |
Loĝantaro | 81 350 [+] (2017) | |
Denseco | 114,85 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La insulo havas surfacon de 708,33 km² (10% de la kanaria teritorio) kaj loĝantaro je ĉirkaǔ 85 000 homoj.
La Palma estas tre kruta, kun alteco de 2.426 m en la Roque de los Muchachos, monto kie ekzistas tre grava astronomia scienca observejo. Ĝi ankaŭ enhavas la vulkanon Cumbre Vieja (Maljuna Pinto), unu el la plej aktivaj vulkanoj en la Kanarioj. Cumbre Vieja kovras la sudajn du-trionojn de la insulo kaj plej aktuale erupciis en septembro 2021.
En la centro troviĝas granda vulkanbuŝo kiu formas la Nacian Parkon de la Caldera de Taburiente, kreitan en 1954. Aliaj vulkanoj estas San Andrés kaj Teneguía, kiu la lastan fojon erupciis en oktobro 1971.
Faŭno kaj flaŭroRedakti
La insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.
Vidu ankaŭRedakti
BildaroRedakti
La sep Kanariaj insuloj