San Andrés y Sauces
San Andrés y Sauces [sananDRES iSAŬzes] estas urboj kaj municipo en la nordoriento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
San Andrés y Sauces | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38720 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 219 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 99 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 48′ N, 17° 46′ U (mapo)28.804466888889-17.774167980556Koordinatoj: 28° 48′ N, 17° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 260 m [+] | ||
Areo | 42,75 km² (4 275 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Andrés y Sauces [+] | |||
La loknomo San Andrés y Sauces rilatas al la ekzistado de du apartaj loĝlokoj, nome San Andrés (Sankta Andreo) kaj Sauces (Salikoj).
Geografio
redaktiSan Andrés y Sauces estas en la nordoriento de la insulo La Palma kun ĉefurbo (Los Sauces) je 250 m.s.m. Temas pri municipo lima kun Barlovento (norde), El Paso (sudokcidente) kaj Puntallana (sude), dum oriente estas Atlantiko.[2]
San Andrés y Sauces posedas areon de 42,75 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]
Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.
La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6] La municipo elstaras pro arbaroj de laŭrisilvo, profundaj torentejoj, terasoj kaj plantejoj de bananoj.
Historio
redaktiEn la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7] Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj. Dumlonge estis kontaktoj inter navigistoj kaj lokanoj. Poste, en la teritorio loĝis kolonoj kun konkerintoj. Eŭropaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.
Dum ioma tempo estis du apartaj kernoj, nome San Andrés sur la marbordo kaj Los Sauces sur la mezaltejoj. Post la krizo de la sukerkano ekdekadencis ambaŭ lokoj, kaj tial finfine ili kuniĝis. Kiel trapasejo al la norda ŝoseo, Los Sauces kreskiĝis dum ĉe San Andrés la loĝantaro stagnis.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.
Demografio
redaktiHistorie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 3 600 loĝantoj ĝis 7 113 en 1960. Poste la loĝantaro stagnis kaj malaltiĝis al 4 000 loĝantoj.
Kernoj | Loĝantoj (2015) | Viroj | Virinoj |
---|---|---|---|
Los Sauces | 2497 | ||
San Andrés | 303 | ||
Quinta Zoca | 315 | ||
Hoya Grande | 285 | ||
Fuente Nueva | 23 | ||
Bermúdez | 77 | ||
El Cardal | 131 | ||
El Roque | 46 | ||
El Tanque | 145 | ||
Garachico | 288 | ||
Llano el Pino | 131 | ||
Llano La Palma | 58 | ||
Orotava | 72 | ||
Ramírez | 86 | ||
San Juan | 45 | ||
San Pedro | 29 | ||
Verada Bajamar | 181 | ||
Verada de las Lomadas | 263 | ||
TOTALO | 4.975 |
Ekonomio kaj vidindaĵoj
redaktiLa ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo de bananoj kaj turismo, krom la kultivo de sukerkano kaj la rilata produktado de rumo marko Aldea. Alia duaranga produkto estas la dioskoreo, kultivata sur la deklivoj irigaciitaj de la torentejoj. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.
Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la torentejo kaj arbaroj Tilos, Los Nacientes de Marcos kaj Cordero, la muelejo El Regente, El Charco Azul (La Blua Flako, naturaj naĝejoj), la fiŝkaptista haveno Espíndola, la preĝejo Sankta Andreo, kaj la loĝlokoj, kie estas bonaj montraĵoj de tradicia arkitekturo.
Bildaro
redakti-
Tipa angulo de San Andrés.
-
Ornamita pordo.
-
Preĝejo de Sankta Andreo Apostolo.
-
Domo Pinto.
-
Domo Álvarez de Silva.
-
Domporĉo ĉe San Andrés.
-
Domo González Coutinho.
-
Domo de la Doktoro Matías de Abreu.
-
Ermitejo de Pilar San Andrés.
-
Domo de la Markizoj de Guisla.
-
Ermitejo de Sankta Sebastiano.
-
Retablo de la Ermitejo de Sankta Sebastiano, San Andrés.
-
Tombejo, San Andrés.
-
Kalvario, San Andrés.
-
Kalkoforno, San Andrés.
-
Viadukto Los Tilos.
-
Charco Azul.
-
Charco Azul.
Referencoj
redakti- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
- ↑ Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
- ↑ Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
- ↑ «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
- ↑ «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
- ↑ «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
Literaturo
redakti- VVAA (1985). Geografía de Canarias. Editorial Interinsular Canaria. ISBN 84-85543-66-1.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Asociación para el Desarrollo Rural de la Isla de La Palma.
- Asociación de Comerciantes y Empresarios de San Andrés y Sauces, La Palma Arkivigite je 2022-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo San Andrés y Sauces en la hispana Vikipedio.