Fuencaliente de La Palma

Municipo en Kanarioj

Fuencaliente de La Palma [fŭenkaLJENte delaPALma] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

Fuencaliente de La Palma
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38740
Demografio
Loĝantaro 1 841  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 30′ N, 17° 50′ U (mapo)28.50659195-17.8416172967Koordinatoj: 28° 30′ N, 17° 50′ U (mapo) [+]
Alto 722 m [+]
Areo 56,42 km² (5 642 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuencaliente de La Palma (Kanariaj insuloj)
Fuencaliente de La Palma (Kanariaj insuloj)
DEC
Fuencaliente de La Palma
Fuencaliente de La Palma
Situo de Fuencaliente de La Palma

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuencaliente [+]
vdr

La municipa ĉefurbo estas Los Canarios je 700 m.s.m., sed la kvartalo Las Indias egalas laŭ loĝantonombro. Aliaj loĝlokoj estas Los Quemados, Las Caletas, La Fajana kaj la domaro El Charco.

La loknomo Fuencaliente (Varma Fonto) rilatas al la fonto de varma kuracakvo (laŭ historiaj kronikoj tiu akvo kuracis malsanojn de la haŭto) konata kiel Fuente Santa kiu estis ĉe la marbordo de la municipo, proksime de la aktuala Strando Eĉentive, kiu estis kovrita de la lafo de la vulkano de Fuencaliente (ofte konfunzita kun la prahistoria vulkano de San Antonio) en la 17-a jarcento. En 2005, la regiona vicministerio Consejería de Obras Públicas de la Registaro de Kanario kunlabore kun la municipo trovis subterajn akvojn je 47 °C.

Geografio redakti

 
Fuencaliente en la insulo La Palma.

Fuencaliente estas en la suda pinto de la insulo La Palma. La municipa ĉefurbo estas Los Canarios je 700 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la insulo lima kun Los Llanos de Aridane (nordoriente), El Paso (norde) kaj Villa de Mazo (nordokcidente), dum oriente, sude kaj okcidente estas la maro kun 29,18 km de marbordo.[2]

Fuencaliente de La Palma posedas areon de 56,42 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

 
Vulkano Teneguía.

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon. La teritorio de la municipo estis foje damaĝita kelkajn fojojn per vulkanaj erupcioj, fakte la antaŭlasta vulkana erupcio okazinta en Hispanio, estis tiu de la vulkano Teneguía (1971). Granda parto de la municipa teritorio estas protektita, ekzemple ĉe la Natura Parko Cumbre Vieja, la Natura Rezervejo Vulkanoj de Fuencaliente, la Protektita Pejzaĝo de Tamanca kaj la Loko de Scienca Intereso alinas de Fuencaliente. La plej alta pinto de la municipa teritorio estas La vulkano Martín, kun altitudo de 1 547 m super marnivelo, kaj ĝi estas proksimume je 6,2 km de la urba kerno.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

 
Salproduktejoj Salinas de Fuencaliente.

Historio redakti

En la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]

 
Los Canarios.

Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj. Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj. Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

La konstituo de la municipo de El Paso okazis samtempe kun la municipo de Fuencaliente de La Palma, kiu apartiĝis el Villa de Mazo la 23an de februaro 1837.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. En 2009 la loko estis senhomigita pro unu de la plej grandaj incendioj de la Palma, suferante tiel gravajn damaĝojn en la arbaroj kaj distrejoj.

Demografio redakti

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 1 650 ĝis 2 270 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis.

Fuencaliente de La Palma dividiĝas en la jenaj kvartaloj kun korespondaj kernoj:

 
Municipaj kvartaloj de Fuencaliente.
Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Las Caletas 159 81 78
Los Canarios 681 350 331
El Charco 27 15 12
La Fajana 35 16 19
Las Indias 591 296 295
Los Quemados 237 123 114

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

 
Los Quemados kaj Las Indias.

La ekonomio de la municipo estas bazata sur la kultivo de la banano, turismo, la kultivo de la vito kaj la produktado de vino. Aktuale estas astronomia rigardejo kaj interpretejo de la ĉielo, ambaŭ en la vulkano San Antonio.

La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.

Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo.

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti