Puntagorda

Municipo en Kanarioj

Puntagorda [puntaGORda] estas urbo kaj municipo en la nordokcidento de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]

Puntagorda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 38789
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 320  (2023) [+]
Loĝdenso 75 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 46′ N, 17° 59′ U (mapo)28.773305588889-17.988177819444Koordinatoj: 28° 46′ N, 17° 59′ U (mapo) [+]
Alto 722 m [+]
Areo 31,1 km² (3 110 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Puntagorda (Kanariaj insuloj)
Puntagorda (Kanariaj insuloj)
DEC
Puntagorda
Puntagorda
Situo de Puntagorda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Puntagorda [+]
vdr

Geografio redakti

 
Puntagorda en la insulo La Palma.

Puntagorda estas en la nordokcidento de la insulo La Palma kun ĉefurbo je 600 m.s.m., kaj ĝis 723 m.s.m. Temas pri municipo lima per du naturaj lokoj: nome la torentejoj Izcagua (norde) lime kun Garafía kaj Garome (sude), lime kun Tijarafe; El Paso estas oriente, dum okcidente estas Atlantiko kun 8,80 km de marbordo, nome la plej okcidenta de la insulo.[2]

Puntagorda posedas areon de 31,10 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo el la marbordo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]

Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon.

La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]

Historio redakti

En la areo estis loĝado de guanĉoj en la regno Tagalguen. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]​ Ili loĝis ĉefe en la malaltaj areoj.

 
La preĝejo.

Post la fino de la konkero en 1492, la Adelantado Alonso Fernández de Lugo ordonis disdonadon de teroj kaj akvorajtoj inter la partoprenantoj en la konkero kaj aliaj favoritoj. Je la koloniigo de La Palma, oni enkondukis la kultivon de cerealoj kaj de sukerkano.

En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.

Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo.

Demografio redakti

 
Kvartaloj de Puntagorda.

Historie la loĝantaro regule kreskiĝis lante dum la unua duono de la 20-a jarcento el 1 635 loĝantoj ĝis 1 840 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis kaj malaltiĝis al 1 329 loĝantoj en 1981. Tion kaŭzis la forta elmigrado grandparte pro la malfacilo de komunikado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. Tial oni plialtiĝis ĝis nunaj pli ol 2 000 loĝantoj. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj. Tamen, menciindas la kernoj de Puntagorda, El Pinar, El Roque, El Pino kaj Fagundo. Puntagorda estas municipo kun granda proporcio de eksterlanda loĝantaro.

Puntagorda dividiĝas jene:

Kernoj Loĝantoj (2015) Viroj Virinoj
Fagundo 343 182 161
El Pinar 1144 586 558
Puntagorda 541 258 283
El Roque 206 107 99
Panoramo de Puntagorda el rigardejo de Miraflores.

Ekonomio kaj vidindaĵoj redakti

La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Puntagorda estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro. Tradicie la kultivado sen irigacio estis hegemoniaj en la municipo, ĉefe migdaloj, vitoj kaj tritiko. En la 20-a jarcento oni enkondukis la kultivojn per irigacio. La municipo enhavas bazaron Mercadillo del Agricultor, kie kultivistoj vendas rekte la agrikulturajn produktojn al konsumantoj. La rura turismo ĵus hegemoniis, sed nesuperinte agrikulturon kiel ekonomia motoro.

Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo, inter kiuj menciindas la jenaj:

  • Natura Monumento de la marbordo de Hiscaguán. La marerozio skulptis spektaklajn klifojn en la norda marbordo, nome parto geologie plej antikva de la insulo. Tie estas gravaj birdospecioj kiel Nordafrika falko kaj minacataj endemioj de rokflaŭro kaj de eŭforbioj. Ĝi dividiĝas inter la municipoj Garafía kaj Puntagorda, kun totala areo de 253,3 hektaroj.
  • La preĝejo de Sankta Maŭro Abato kaj ĝia paroĥdomo estas deklaritaj kiel Havaĵoj de Kultura Intereso. Ili estas en la malalta parto de la municipo. En februaro okazas la festoj de la floranta migdalarbo, kaj en junio la festo de la Roque, kaj poste la festo de aŭgusto, honore al la patrono de la loko.

Referencoj redakti

  1. «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
  2. 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
  3. Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
  4. Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
  5. «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
  6. «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
  7. «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Puntagorda en la hispana Vikipedio.