La Nordafrika falko (Falco pelegrinoides) estas mezgranda falko korvogranda. Tiu rabobirdo reproduktiĝas en Kanarioj kaj en la marbordaj regionoj de Nordafriko kaj ĉefe el Maroko al Libio, sed ankaŭ orienten al sudokcidenta Azio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nordafrika falko
Nordafrika falko
Nordafrika falko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. pelegrinoides
Falco pelegrinoides
(Temminck, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas birdo de duondezertaj kaj sekaj malfermaj montetoj. La ino tipe demetas siajn ovojn en klifokornicaj nestoj.

La Nordafrika falko estas simila al la Migra falko, sed pli malgranda, nome 33–39 cm longa kun enverguro de 76–98 cm. La ino estas pli granda ol la masklo. Ili similas al sia parenco en ĝenerala strukturo.

Plenkreskuloj havas pli helblugrizajn suprajn partojn ol la Migra kaj ofte havas sablokolorajn nuancojn en la striecaj subaj partoj, dum la pli grandaj specioj havas blankan fonkoloron. La nuko estas ruĝeca, sed tio malfacile videblas.

Ambaŭ seksoj estas similaj, krom grando, sed junuloj havas brunajn suprajn partojn kaj striecajn subajn partojn. La strieco estas pli hela ol ĉe junuloj de la Migra falko.

La alvoko estas altatona "rek-rek-rek".

Taksonomio redakti

La Nordafrika falko diferencas laŭ aspekto el la Migra falko lau la Regulo de Gloger. La genetika distanco estas malmulta kaj la specio formas fermitan komplekson kaj iome parafiletikan grupon laŭ analizoj de DNA. Ili diferencas pli laŭ kutimaro, ekologio kaj anatomio[1] ol kutime ĉe samspecianoj. Ili kapablas produkti fekundajn hibridojn,[2] sed ili estas ĝenerale alopatriaj kaj kunloĝas nur dum la reprodukta sezono en malgrandaj areoj ĉe Panĝabo, Ĥorasano, kaj eble Magrebo kaj Mongolia Altajo, kaj estas klara pruvo de pariĝo al similuloj kun hibridiĝo malfacile okazanta laŭ naturaj kondiĉoj. Mallonge ili okupas apudajn teritoriojn, ili reproduktiĝas je diferencaj epokoj de la jaro kaj Nordafrikaj falkoj eventuale neniam reproduktiĝas kun Migra en naturo.[3][4][5][6][7][8][9]

Konsiderante genetikan distancon de 2% ĉe hierofalkoj[10] korespondas diverĝon de antaŭ 200,000-130,000 jaroj,[11] la 0.6-0.7% genetika distanco ĉe la komplekso Migra-Nordafrika falko ("peregrinoid") [8] sugestas ke ties nunaj taksonoj evoluis fine de Pleistoceno antaŭ iomaj 100,000 jaroj aŭ malpli, sed antaŭ la Supra Paleolitiko. La supozata diverĝepoko inter la Migra kaj la Nordafrika falkoj proksimume koincidas kun la komenco de la lasta glaciepoko, kiam la dezertiĝado estis hegemonia en Nordafriko kaj Mezoriento, kaj la Persa Golfo iĝis fermita interna maro kiu malrapide sekiĝis. Populacioj de prafalkoj "peregrinoid" vivantaj en marĝena habitato borde de la Afrika-Mezorienta dezertareo ĉu adaptiĝis (kaj izoliĝis ekz. en la regiono de la Persa Golfo, kiu iĝis duonarida habitato ĉirkaŭata de ampleksaj dezertoj), aŭ foriris al pli bona habitato, aŭ formortiĝis. Dum interepokoj, dezertoj malpliiĝis kaj la arid- kaj humidteraj populacioj povus esti etendintaj por kontaktiĝi denove, kaŭzante ioman limigitan genfluon. Tio klarigus la proponitan evoluan historion de la Tartarfalko rilate al aliaj hierofalkoj; ja tiu grupo montras similajn modelojn de molekula parafilio kvankam ĝi estas de iome pli frua deveno.[11]

La fosilioj aldonas malmulte al tiu afero. Humero de antaŭ ĉirkaŭ 9,000 jaroj (tio estas, post la lasta glaciepoko) el la areo de Asuano en Sudano, kie loĝas nune Falco peregrinus minor, estis identigita kiel apartenanta al Migra falko.[12] La Nordafrika falko estas unu el la raraj kazoj kiuj povas esti studote konsiderata specio laŭ la biologia koncepto, sed certe ne laŭ la Filogenetika specikoncepto. Tiu kazo montrus, ke kio faras "specion" ne estas nur ties posteularo, sed kiel okazas al populacio laŭlonge de evoluo, kiel ĝi adaptiĝas, kaj kiel tio tuŝas sian reproduktan izoladon (aŭ sekva manko) el frata taksono.

Notoj redakti

  1. Rimarkinde la Nordafrika falko havas precizan flugmanieron, frapante nur la eksteran parton de siaj flugiloj kiel foje faras fulmaroj; tio okazas ankaŭ ĉe la Migra, sed malpli ofte kaj multe malpli markate (Snow et al. 1998). La ostoj de la ŝultro kaj de la pelvo de Nordafrikaj falkoj estas nekutime fortikaj kompare kun tiuj de la Migra kaj ties piedoj estas pli malgrandaj (Vaurie, 1961), sugeste, ke hibridiĝo ne tuŝis la evoluon de tiuj trajtoj. Oni proponis, ke (Vaurie, 1961) la Nordafrika falko havas ankaŭ longecan mezan fingron, sed tio ŝajne estas erara (Snow et al. 1998).
  2. White (1994), kvankam kiel jam menciite, fekundaj hibridoj povas okazi inter Migraj falkoj kaj certe multe pli malproksimaj specioj. Ĝenerale la kapablo produkti fekundajn idarojn de pleziomorfoj dekomence kunhavataj de proksimaj parencoj; la perdo de kapablo hibridiĝi sukcese estas apomorfio. Tiele nekapablo pli ol kapablo produkti fekundajn hibridojn estas filogenetike informa.
  3. Vaurie (1961)
  4. Helbig et al. (1994)
  5. Snow et al. (1998)
  6. Wink et al. (1998)
  7. Wink & Sauer-Gürth (2000)
  8. 8,0 8,1 Wink et al. (2000)
  9. Wink et al. (2004)
  10. Wink et al. 2004
  11. 11,0 11,1 Nittinger et al. (2005)
  12. Tchernov (1968)

Referencoj redakti

  • Helbig, A.J.; Seibold, I.; Bednarek, W.; Brüning, H.; Gaucher, P.; Ristow, D.; Scharlau, W.; Schmidl, D. & Wink, M. (1994): Phylogenetic relationships among falcon species (genus Falco) according to DNA sequence variation of the cytochrome b gene. In: Meyburg, B.-U. & Chancellor, R.D. (eds.): Raptor conservation today: 593–599. PDF plena teksto
  • Nittinger, F.; Haring, E.; Pinsker, W.; Wink, M. & Gamauf, A. (2005): Out of Africa? Phylogenetic relationships between Falco biarmicus and other hierofalcons (Aves Falconidae). Journal of Zoological Systematics and Evolutionary Research 43(4): 321–331. COI:10.1111/j.1439-0469.2005.00326.x PDF fulltext
  • Snow, D. W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, P. & Cramp, S. (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1
  • Tchernov, E. (1968): Peregrine Falcon and Purple Gallinule of late Pleistocene Age in the Sudanese Aswan Reservoir Area. Auk 85(1): 133. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • Vaurie, C. (1961): Systematic notes on Palearctic birds. No. 44, Falconidae, the genus Falco. (Part 1, Falco peregrinus and Falco pelegrinoides). American Museum Novitates 2035: 1–19. plena teksto[rompita ligilo]
  • White, C. M. (1994): 60. Peregine Falcon. In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors): Handbook of the Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): 274–275, plate 28. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • White, C. M.; Olsen, P. D. & Kiff, L. F. (1994): Family Falconidae. In: del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors): Handbook of the Birds of the World, Volume 2 (New World Vultures to Guineafowl): 216–275, plates 24–28. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-15-6
  • Wink, M. & Sauer-Gürth, H. (2000): Advances in the molecular systematics of African raptors. In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 135–147. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, M.; Seibold, I.; Lotfikhah, F. & Bednarek, W. (1998): Molecular systematics of holarctic raptors (Order Falconiformes). In: Chancellor, R.D., Meyburg, B.-U. & Ferrero, J.J. (eds.): Holarctic Birds of Prey: 29–48. Adenex & WWGBP. PDF plena teksto
  • Wink, M.; Döttlinger, H.; Nicholls, M. K. & Sauer-Gürth, H. (2000): Phylogenetic relationships between Black Shaheen (Falco peregrinus peregrinator), Red-naped Shaheen (F. pelegrinoides babylonicus) and Peregrines (F. peregrinus). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds): Raptors at Risk: 853–857. WWGBP/Hancock House, Berlin/Blaine. PDF plena teksto
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H.; Ellis, D. & Kenward, R. (2004): Phylogenetic relationships in the Hierofalco complex (Saker-, Gyr-, Lanner-, Laggar Falcon). In: Chancellor, R.D. & Meyburg, B.-U. (eds.): Raptors Worldwide: 499–504. WWGBP, Berlin. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj redakti