Teknika Universitato Eindhoven

La Teknika Universitato Eindhoven (nederlande Technische Universiteit Eindhoven, mallonge TU/e) estas nederlanda teknika universitato en Eindhoven.

Teknika Universitato Eindhoven
universitato
moto Where innovation starts
(Tie, kie novigo komenciĝas)
Informoj
fondodato 15-a de junio 1956
Situo
Geografia situo 51° 26′ 53″ N, 5° 29′ 23″ O (mapo)51.4480555555565.4897222222222Koordinatoj: 51° 26′ 53″ N, 5° 29′ 23″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Eindhoven
Estraro
Prof. dr. ir. F. P. T. Baaijens
Nombroj
nombro de studentoj 9 909 (stato 2015)
nombro de kunlaborantoj 3 145 (stato 2015)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID
• Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj
• Stichting Academisch Erfgoed
Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• EuroTeQ
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• TiasNimbas Business School vd
Teknika Universitato Eindhoven (Nederlando)
Teknika Universitato Eindhoven (Nederlando)
DEC
Teknika Universitato Eindhoven
Teknika Universitato Eindhoven
Map
Teknika Universitato Eindhoven
vdr

La universitaton fondigis la nederlanda ŝtato en 1956. La unua rektoro estis prof. d-ro H. B. Dorgelo. TU/e estis la dua teknika universitato en Nederlando; nur la Teknika Universitato Delft pli aĝas. Ĝis aŭgusto 1986 TU/e nomis Teknika Altlernejo Eindhoven (nederlande Technische Hogeschool Eindhoven, mallonge THE).

Ekde fondiĝo, la universitato havas propran kampuson en la urbcentro de Eindhoven, norde de la centra fervoja stacidomo. Kun pli ol 10 000 studentoj, 250 profesoroj, 600 doktoriĝontoj, 200 postdoktoriĝaj esploristoj kaj 2 047 ceteraj kunlaborantoj, TU/e estas mezgranda universitato en Nederlando. TU/e ofertas 12 bakalaŭrajn programojn kaj 27 magistrajn programojn. Ekzistas 10 studaj asocioj, 3 studentaj asocioj, 15 eksstudentaj asocioj, 4 sciencaj vendejoj kaj multaj sport- kaj kulturasocioj. La studentaj, sport-, kaj kulturasocioj estas plejparte ankaŭ aliĝeblaj por studentoj de Fontys Altlernejoj kaj la Design Academy.

La universitato estas kune kun la universitatoj de Delft, Twente kaj Wageningen la 4TU-federacio.