Kladruby situas en distrikto Tachov en Ĉeĥio, proksimume 30 km okcidente de urbo Plzeň. Ĉi tie vivas 1 703 loĝantoj (2023). Kladruby havas plu 5 pli malgrandajn partojn, kie vivas 270 loĝantoj. Vilaĝo Kladruby estas natura centrejo de servoj kaj kulture socia vivo de Regiono Stříbro, en kiu ĝi estas aktive aligixinta. La plej signifa konstruaĵo estas benediktina monaĥejo kun belega templo, kie okazas ĉiujare muzika festivalo de klasika muziko.
Kladruby etendiĝas en trankvila, arbaroriĉa pejzaĝo, sur bordo de rivero Úhlavka. La unuaj mencioj pri la vilaĝo Kladruby, situinta devene en ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa tombejo, notas jam reskribo de fondodokumento de la monaĥejo datita per la jaro 1115, kiam ĉeĥa přemyslida princo Vladislav la 1-a fondis tiun ĉi monaĥejon proksime de komerca vojo okupinte ĝin de monaĥoj de benediktina ordeno.
En fora historio Kladruby fariĝis unu el unuaj ĉeĥaj urboj kaj ĝi akiradis estimon en okuloj de la ĉeĥaj regantoj kaj simplaj vojaĝantoj aŭ aĉetistoj mem, kiuj tra ĉi tie vojaĝis sur frekventata landa pado ennajbaran Germanion.
Hodiaŭ Kladruby estas nur punkto sur mapo de Ĉeĥio, sed ties riĉa historio komune kun novepokaj aktivecoj allogas pluajn interesantoj je ekkono kaj refreŝigado.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 693 |
---|
1880 | 2 657 |
---|
1890 | 2 754 |
---|
1900 | 2 817 |
---|
1910 | 2 751 |
---|
1921 | 2 898 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 480 |
---|
1950 | 1 219 |
---|
1961 | 1 354 |
---|
1970 | 1 283 |
---|
1980 | 1 381 |
---|
1991 | 1 304 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 398 |
---|
2014 | 1 572 |
---|
2016 | 1 599 |
---|
2017 | 1 584 |
---|
2018 | 1 587 |
---|
2019 | 1 618 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 640 |
---|
2021 | 1 557 |
---|
2022 | 1 610 |
---|
2023 | 1 703 |
---|