Vilém Konecchlumský z Konecchlumí
Vilém Konecchlumský z Konecchlumí (* 1551 – 21-a de junio 1621, Prago) estis kavaliro el familio Konecchlumskidoj el Konecchlumí kaj unu el ekzekutitaj 27 "ĉeĥaj" senjoroj, dum Ĉeĥa nobelara ribelo li plenumis funkcion de nobelara komisaro.
Vilém Konecchlumský z Konecchlumí | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1550 |
Morto | 21-an de junio 1621 (70-jaraĝa) en Malnovurba Placo, Prago |
Mortokialo | senkapigo |
Kiel milita komisaro li gvidis militiron de landa preteco el čáslava kaj chrudima regiono kontraŭ Vieno. Li negocis favore al la nobelara ribelo pri subteno de la sileziaj nobelaroj.
Li estis arestita fare de regiona hetmano dum restado ekster Prago. La eksterordinara tribunalo kondamnis lin al ekzekuto en Malnovurba placo komune kun pluaj "ĉeĥaj" senjoroj. Sur eŝafodo li eniris kiel la sesa el kavalira stato kaj kiel la naŭa en la suma vico. La korpo eĉ kun la kapo ili transdonis al lia familio, kiu sepultis lin kun ĉiuj religiaj ceremonioj.
En la jaro 1907 estis ĉe Konecchlumí konstruita tumulo por memoro de tiu ĉi loka plej fama naskiĝinto.[1]
Referencoj redakti
- ↑ http://www.kamenice.biz/konec_vilem.htm[rompita ligilo] Vilém Konecchlumský
Literaturo redakti
- PETRÁŇ, Josef. Staroměstská exekuce. 4. vyd. Praha : Rodiče, 2004. 320 s. ISBN 80-86695-44-1.