Malfermi la ĉefan menuon

Malnovurba ekzekuto en Prago

Ekzekuto de 27 ĉeĥaj sinjoroj sur Malnovurba placo en Prago.

Malnovurba ekzekuto en Prago okazis sekve de malvenko de ĉeĥa nobelara soldataro en batalo sur Blanka Monto. De la imperiestro establita eksterordinara tribunalo frunte kun princo Karolo el Liĥtenŝtejno ellaboris liston de partoprenintoj de „abomena ribelo“. Ĉiuj fruntaj reprezentantoj, forlasintaj la landon, estis en neĉeesto kondamnitaj al „perdo de gorĝoj, honoro kaj havaĵoj“. La ceteraj, precipe anoj de direktorio, kiuj ne havis sufiĉe da tempo por fuĝi, estis malliberigitaj kaj 43 el ili poste kondamnitaj al mortpuno. Fine la 21-an de junio de 1621 okazis en Malnovurba placo en Prago 27 ekzekutoj. Ekzekutitaj estis 3 anoj de nobelaro (Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic, Václav Budovec el Budov, Jáchym Ondřej Šlik el Holejč), sep kavaliroj, krom aliaj eĉ fama kuracisto Ján Jesenský (Johano Jessenius) el Jesené kaj 17 urbanoj plejparte el Prago.

Listo de 27 ĉeĥaj "senjoroj"Redakti

Vidu ankaŭRedakti