Malnova Urbo (Prago)

kvartalo de Prago, Ĉeĥio
(Alidirektita el Malnova Urbo de Prago)

Malnova Urbo (ĉeĥe Staré Město) de Prago (Ĉeĥio) estas regiono kies loĝateco estas sciata ekde la dua duono de la 10-a jarcento.

Malnova Urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 110 00 [+]
Demografio
Loĝantaro 8 705  (2011) [+]
Loĝdenso 6 748 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 5′ N, 14° 25′ O (mapo)50.084714.4203Koordinatoj: 50° 5′ N, 14° 25′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Areo 1,29 km² ( 129 ha) [+]
Situo de Malnova Urbo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Old Town, Prague [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Prague 07-2016 View from Old Town Hall Tower img3.jpg

Tamen la definitiva fondo de la plej malnova kvartalo de Prago okazis en la kvara jardeko de 13-a jarcento. Tiam, inter la jaroj 1232 kaj 1234 la reĝa monstampisto Eberhard fondis oriente de la jam ekzistinta sidloko la Sta Gallo-kvartalon. Tiu nova sidloko de bavariaj koloniistoj etendis sin ĉirkaŭ la paroĥpreĝejo de Sankta Gallo (ĉeĥe: Havel) kaj ĝi diferencis de la antaŭaj per sia regula fondplano.

Ĝi posedis statuton de urbaj liberecoj kaj estis sidejo de la reĝa urbestro. Oriente ĝi estis ĉirkaŭita per remparo kaj fosaĵo formanta duoncirklon, proksimume surloke de hodiaŭaj stratoj "Národní třída" (Nacia Avenuo), "Příkopy" (Fosaĵoj Avenuo - la nomo memori-gas iaman fosaĵon sub la urba muro) kaj "Revoluční třída" (Revolucio Avenuo). Tiamaniere unuiĝis la nova kvartalo Sta Gallo kun la aliaj sidlokoj kaj formiĝis unu administra distrikto, kies centro estis la Foirplaco - la nuntempa Malnovurba Placo, grava nodo de la malnovaj komercvojoj.

Vidu ankaŭRedakti