Bílý potok (maldekstra alfluanto de Svratka)

maldekstra alfluanto de rivero Svratka fluanta tra municipo Pomezí, urbo Polička, vilaĝoj Kamenec u Poličky, Sádek kaj Lačnov
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bílý potok

Bílý potok estas maldekstra alfluanto de rivero Svratka fluanta tra municipo Pomezí, urbo Polička, vilaĝoj Kamenec u Poličky, Sádek kaj Lačnov.

Bílý potok
rivero
Bazaj informoj
Longeco 15,6 km
Akvokolekta areo 100,8 km²
Averaĝa trafluo 0,80 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 655 m
Enfluejo Svratka
- Alteco 510 m
Geografio
Alfluantoj Janský rivereto (md.), Černý rivereto (d.), Šibeniční rivereto (md.), Korouhevský rivereto (md.)
Kategorio:Riveroj en Ĉeĥio
vdr

Bela submontara rivereto fontas en Pomezí kaj fluas al okcidento. Ĝi fluas tra Polička, kie trafluas Pomezský kaj Synský fiŝlagojn kaj en Sádek turniĝas al sudo kaj apud Lačnov enfluas de maldekstre en Svratka. Ĝian valon sekvas ŝoseo el Polička al Borovnice. De Sádek ĝis enfluo la rivereto kreas limon de protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy.

Por malgrandaj ŝipoj la rivereto estas navigebla de sub digo de fiŝlago Synský en linisekcio 8,6 km longa dum 2 - 2,5 horoj. Navigeblecon oni devas pritaksi, montrilo de akvonivelo mankas.

Proksimaj turismaj celoj redakti

Bibliografio redakti

  • Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008

Eksteraj ligiloj redakti