Kamenec u Poličky

Municipo Kamenec u Poličky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, okcidente de urbo Polička, interligita kun ĝi. Same ĝi estas interligita kun vilaĝo Sádek je kontraŭa okcidenta flanko. Vivas ĉi tie 636 loĝantoj (2024).

Kamenec u Poličky
municipo
Kamenec u Poličky - domo n-ro 59
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kamenec u Poličky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro
Riveroj Černý potok, Bílý potok
Situo Kamenec u Poličky
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 43″ N 16° 14′ 03″ O / 49.71194 °N, 16.23417 °O / 49.71194; 16.23417 (mapo)
Katastro 8,03 km² (803 ha) Kamenec u Poličky
Loĝantaro 636 (2024)
Denseco 79,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1557
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578207
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kamenec u Poličky
Retpaĝo: www.obec-kamenec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oldřiš, Polička, Korouhev, Široký Důl kaj Sádek.

Historio

redakti

Fondo de Kamenec verŝajne interligiĝas kun fondo de la urbo Polička de Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1265. La unua skriba mencio pri Kamenec estas el la jaro 1474, kiam urbanoj el Polička aĉetis ĉi tie vilaĝestrejon. Ĝxi estis en centro de la vilaĝo en la domo n-ro 82.

Pri vilaĝo Jelínek estas la unua mencio nur el la jaro 1713, kiam grafo el Hohenembs, posedanto de sinjorejo en Bystré postulis nuligon de bierdebitado en kabano en Jelínek, ĉar li havis bierdebitejon en Korouhev. Trans Jelínek tiam gvidis vojo el Polička al Korouhev. Pli malfrue estis konstruita nova ŝoseo trans Bořiny.

En la jaro 1785 estis nuligita korto Vosmekovský kaj dividita al individuaj mastrumantoj. Tiel ekestis vilaĝo Nová Kamenec (Nova Kamenec).

Ĝis la jaro 1873 estis ambaŭ vilaĝoj, Stará kaj Nová Kamenec kaj domaro Jelínek ligitaj kun Sádek. Poste ili apartiĝis kaj en la jaro 1923 kreis novan komunan vilaĝon - Kamenec. La preĝejo kaj lernejo estis en komuna posedo de ambaŭ municipoj, Kamenec kaj Sádek.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869729
1880718
1890703
1900789
1910793
1921707
JaroLoĝantoj
1930794
1950555
1961594
1970559
1980504
1991465
JaroLoĝantoj
2001504
2014555
2016543
2017541
2018547
2019546
JaroLoĝantoj
2020543
2021532
2022558
2023619
2024636

Partoj de municipo

redakti

Turismo

redakti

En Kamenec oni povas vidi kelkajn restaĵojn de popola arĥitekturo.

Trans pejzaĝo super Kamenec gvidas ruĝe signita turisma vojo el Polička al Lucký vrch (Lucký monteto) kaj al Svratka kaj trans Kamenec iras verda signaro el Polička al Telecí, Krásné kaj Sněžné.

Trans la vilaĝo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo gvidas kelkaj cikloturismaj traceoj (n-roj 4022, 4025, 4101 kaj 4108) kaj ankaŭ skikuraj padoj.

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti