Municipo Široký Důl situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 6 km nordokcidente de urbo Polička. Vivas ĉi tie 409 loĝantoj (2023).

Široký Důl
municipo
Preĝejo de sankta Johano la Baptisto en Široký Důl
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Široký Důl
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Suprasvratka montetaro, Svitava montetaro
Rivero Jalový potok
Situo Široký Důl
 - alteco 578 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 35″ N 16° 13′ 03″ O / 49.74306 °N, 16.21750 °O / 49.74306; 16.21750 (mapo)
Katastro 5,95 km² (595 ha) Široký Důl
Loĝantaro 409 (2023)
Denseco 68,74 loĝ./km²
Arbo Abio de Vopařil
Unua skribmencio 1269
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 572 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578851
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Široký Důl
Retpaĝo: www.sirokydul.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1269, kiam ĝi estis dividita inter la sinjorejo de Litomyšl kaj sinjorejo de Polička. En la jaro 1820 estis en Široký Důl establita filio de la lernejo en Sebranice. Vizitadis ĝin ankaŭ infanoj el Střítež.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869654
1880660
1890596
1900585
1910576
1921570
JaroLoĝantoj
1930529
1950394
1961373
1970345
1980342
1991358
JaroLoĝantoj
2001360
2014398
2016410
2017421
2018420
2019415
JaroLoĝantoj
2020408
2021398
2022406
2023409

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Gotika preĝejo de Sankta Johano Baptisto estis en la jaro 1347 atestita kiel la paroĥa. Rekonstruita ĝi estis en la 17-a jarcento kaj riparita en la jaroj 1823 kaj 1943. Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambreto sur suda flanko de la navo. La presbiterejo estas volbita kruce kaj radiale, en la pintaj fenestroj estas originaj cirkelaĵoj. En la nordo estas profilita portaleto gvidanta en sakristion. La sakristio estas volbita ankaŭ kruce. Triumfa arko estas milde pinta. La navo havas platan plafonon kaj barokigitajn fenestrojn.

La ĉefaltaro, predikejo kaj orgeno estas pseŭdobarokaj el la jaroj 1874-1875. Du flankaj altaroj de Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj de Anunciacio kun statuetoj estas el la jaro 1676. Bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo en rokaja kadro estis kreita en la jaroj 1760-1770.

Popola arĥitekturo redakti

En la vilaĝo estas bone konservita popola arĥitekturo, poligona pajlokovrita garbejo kaj aro da kvadrataj bienetoj, tipaj por tiu ĉi regiono de Polička.

Abio de Vopařil redakti

Aparta natura raraĵo estas protektata arbo t.n. Alta abio aŭ Abio de Vopařil. Ĝi estas proksimume 400 jaroj aĝa, 40 m alta kaj ĝia cirkonferenco mezuras 4,7 m. Gvidas al ĝi flave signita turisma pado el Polička kaj Široký Důl, kiu daŭras al Lubná, Budislav kaj Maštale.

Tra la vilaĝo kondukas biciklismaj traceoj n-ro 4107 kaj 4103 kaj trans proksima Střítež n-ro 4019.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti