Abio de Vopařil estis ĝis decembro de 2003 la plej granda memorinda abio en Ĉeĥio. Ĝi troviĝis apud limo de katastraj teritorioj de municipoj Široký Důl kaj Lubná, proksimume 1,6 km sude de okcidenta rando de vilaĝo Lubná kaj 1,4 km nordokcidente de municipo Široký Důl en distrikto Svitavy. Ĝi kreskis en maldekstreborda flanka valeto de rojo Lubenský potok.

Torso de Abio de Vopařil en septembro de 2005

Abio de Vopařil portis la nomon laŭ posedantoj de arbaro, ĝi estis proksimume 350 jaroj maljuna kaj alta 45 m kun perimetro de trunko 460 cm.

Surloke restis kuŝanta pli ol 12 metrojn longa parto de la trunko, kiu elradikiĝis. Eĉ torso de la falinta arbo estas senĉese vidinda.

Eksteraj ligiloj redakti

Fotografioj: