Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento

muzeo en Usono

La Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento (angle Harvard Museum of the Ancient Near East, akronime HMANE, antaŭe nomita La Semida Muzeo de Harvard (Harvard Semitic Museum) [1]) estas universitata muzeo, kiu traktas la Antikvan Proksiman Orienton kaj estis establita en 1889 [2]. La muzeo estis fondita de Yaakov Schiff, kiu donacis ĉirkaŭ 10 000 dolarojn por ĝia starigo en 1889. La celo de la muzeo estis "prezenti la kutimojn kaj historion de la semidaj popoloj kaj montri kiel ili kontribuis al civilizo." Unue la muzeo situis en la Muzeo Peabody kaj ĝi estis malfermita al la publiko en 1891. En 1902, la muzeo malfermiĝis en la nova konstruaĵo de la muzeo, kiu ankaŭ estis donacita de Schiff por 80 mil dolaroj [3]. La muzeo estas loĝigita en sia nuna konstruaĵo, ene de la Harvard-kampuso en Kembriĝo, Masaĉuseco ekde 1903.

Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento
muzeo
Lando Usono vd
Situo Kembriĝo
Posedanto Universitato Harvard vd
Estiĝo 1891
Koordinatoj 42° 22′ 41″ N, 71° 6′ 50″ U (mapo)42.3781-71.1139Koordinatoj: 42° 22′ 41″ N, 71° 6′ 50″ U (mapo)
Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento (Masaĉuseco)
Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento (Masaĉuseco)
DEC
Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento
Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento
Situo de Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento
Map
Harvard Muzeo pri Antikva Proksima Oriento
Parto de Harvard Museums of Science and Culture vd
Retpaĝo https://hmane.harvard.edu/
vdr
La originala nomo estas gravurita super la enirejo

Inter la fruaj atingoj de la muzeo estas la unuaj sciencaj elfosadoj en la Sankta Lando (en Samario en 1907-1912) kaj elfosadoj ĉe Nuzi kaj Tell el-Khaleifeh en Sinajo, kie la plej malnova alfabeto estis trovita.

Inter la artefaktoj de la muzeo estas ceramikaĵo, cilindraj sigeloj, skulptaĵoj, moneroj kaj kojnoformaj tabuletoj. Nuntempe, la muzeo havas proksimume 40,000 arkeologiajn trovaĵojn, la plej multaj el ili de elfosadoj aranĝitaj kun la financado de la muzeo en Egiptio, Irako, Israelo, Jordanio, Sirio kaj Tunizio. La Muzeo ankaŭ konservas kopion de la Steleo de Merneptah.

Referencoj redakti

  1. Semitic Museum is renamed Harvard Museum of the Ancient Near East. Harvard University (15 April 2020). Alirita 2020-04-30.
  2. . About. Semitic Museum Website. President and Fellows of Harvard College. Alirita 22 June 2012.
  3. Weissman, Ann Waymire. (2012) Governance and the Academic Museum: A Case History of the Semitic Museum. Cambridge, MA: Harvard Extension School.

Eksteraj ligiloj redakti