Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio

muzeo en Usono

La Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio (MPAE, angle Peabody Museum of Archaeology and Ethnology) estas arkeologia kaj etnologia muzeo kaj estas parto de Universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco) [1]. Ĝi estis fondita en 1866 kaj estas nomita laŭ George Peabody, kiu donacis la eksterordinaran sumon de 150,000 USD al la muzeo en 1866. La unua kuratoro estis la usona anatomo kaj kuracisto Jeffries Wyman. La MPAE estas konata pro sia antropologia kolekto, kiu inkluzivas ĉirkaŭ 1.3 milionojn objektojn kun fokuso sur Norda kaj Mezameriko kaj Oceanio [2]. La Harvard Muzeo pri Natura Historio estas loĝigita en la sama konstruaĵo. De 1958 ĝis 1977, Maya esploristo Tatiana Avenirovna Proskouriakoff estis dungita ĉe la MPAE.

Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio
muzeo • indiana organizaĵo
Lando Usono vd
Situo Kembriĝo
Adreso 11 Divinity Ave. Cambridge, MA 02138
Situanta sur KembriĝoMasaĉusetso
Estiĝo 1866
Koordinatoj 42° 22′ 42″ N, 71° 6′ 53″ U (mapo)42.3782-71.1148Koordinatoj: 42° 22′ 42″ N, 71° 6′ 53″ U (mapo)
Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio (Masaĉuseco)
Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio (Masaĉuseco)
DEC
Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio
Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio
Situo de Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio
Map
Muzeo Peabody de Arkeologio kaj Etnologio
Parto de Harvard Museums of Science and Culture • Universitato Harvard vd
Retpaĝo https://peabody.harvard.edu/
vdr
Hopi Paho, por Mamzrautia danco, kolektita antaŭ 1892. Indiĝena amerika kolekto, Muzeo Peabody
Coclé ora tabulo, de Panamo, ĉirkaŭ 700 AD, elfosit de ekspedicio de la Muzeo Peabody, 1930
Bronza tabulo prezentanta ĉefon flankita de du batalantoj, Benina Imperio, 1550–1650 AD. afrika kolekto, Muzeo Peabody.

Ekzistas alia muzeo donacita fare de Peabody kaj nomita laŭ li, la Peabody Muzeo de Naturhistorio en Universitato Yale [3].

Referencoj redakti

  1. About. Harvard Museums of Science and Culture. Alirita 25 June 2022.
  2. Peabody Museum Collections. Peabody Museum. Alirita 10 January 2016.
  3. Watson, Rubie. (2001) Opening the Museum: The Peabody Museum of Archaeology and Ethnology. Cambridge (Mass.): The Peabody Museum of Archaeology and Ethnology, Harvard University, p. 4–5. ISBN 0-87365-839-6. Arkivigite je 2019-08-08 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti