János Lányi [jAnoŝ lAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lányi János Károly (ofte pli longe Lányi János K.) estas hungara biokemiisto, biofizikisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1993), pentristo.

János Lányi
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de junio 1937(nun 1937-06-05)
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biokemiisto • fizikisto
vdr

János Lányi[1] naskiĝis la 5-an de junio 1937 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Lányi dum la infanaĝo estis mirinfano pri pentrado kaj grafikado, tamen li turnis al sciencoj kaj li ekstudis kemion en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Usono. Li akiris bakalaŭron en Universitato Stanford, en 1963 pli altan diplomon (PhD.) en Universitato Harvard (ambaŭ pri biokemio). Inter 1965 kaj 1979 li havis postenon en Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio. De 1980 ĝis 2016 li estis instruisto en la Universitato de Kalifornio ĉe Irvine, inter 1995-2005 li estis katedrestro. Liaj publikaĵoj estis pri koloraj proteinoj similaj al la vida pigmento de la okulo. Post la emeritiĝo li denove prenis penikon kaj kreas pentraĵojn, ankaŭ li ekspozicias. Krome li vojaĝas kun sia edzino tra la tuta mondo, dume li fotadas. Li ricevis valorajn usonajn premiojn.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Sunday afternoon in Kyoto
  • In the Studio
  • The Red House 2
  • Yin-Yang

Fontoj redakti

Referencoj redakti