Sándor Cseresznyés

hungara ĵurnalisto

CSERESZNYÉS Sándor (ĉeresnje:ŝ) estis hungara ĵurnalisto naskita en Temeŝvaro la 28-an de septembro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 11-an de junio 1971.

Kariero redakti

Sándor Cseresnyés studis en Temesvár kaj poste laboris ĉe la ĵurnaloj Déli Hírlap kaj Temesvári Hírlap, de 1935 li estis kunlaboranto de la Brassói Lapok. En 1937 li vojaĝis en Hispanion kaj sendis raportaĵojn. Por kvar jaroj li estis en Francio kaj Alĝerio en internigejoj ĝis 1943. Ĝis la fino de la dua mondmilito li luktis en la angla armeo. Post la milito li loksidiĝis en Hungario kaj laboris kiel ĵurnalisto. En 1948 li iĝis printejestro. Li publikis en gazetoj Szabadság, Új Magyarország kaj Független Magyarország. En 1949 oni arestis lin kaj kondamnis al plurjara malliberejo. Li liberiĝis en septembro de 1955.

Verkoj redakti

  • … nem csak a spanyol nép ügye (Bp., 1948).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon