Otto Eckmann
Otto ECKMANN (naskiĝinta la 19-an de novembro 1865 en Hamburgo, mortinta la 11-an de junio 1902 en Badenweiler estis germana dezajnisto por artmetio.
Otto Eckmann | |
---|---|
Otto Eckmann, pentrita de Lovis Corinth. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1865 en Hamburgo |
Morto | 11-an de junio 1902 (36-jaraĝa) en Badenweiler |
Mortokialo | tuberkulozo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hamburgo |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Nuremberg |
Okupo | |
Okupo | pentristo • arkitekto • ilustristo • grafikartisto • tipografo |
Vivo redakti
Li frekventis la Artmetilernejo en Hamburgo, post la Altlernejo pri vidaj artoj en Nurenbergo. Tie li unue kiel aŭtodidakto ekstudis laŭnature. Inter 1884 kaj 1887 li frekventis la Akademio pri vidaj artoj en Munkeno.[1] Tie influis lin ege A. Wagner.
Uneŭ li furoris en 1891 per la faro de kelkaj pejzaĝaj etosobildoj sed baldaŭ li senitis la volegon prezenti la gravon kiel eble plej klare kaj plifaciligite. Tio jam kondukis al speco de stiligado. El la intenco trovi novajn esprimoformojn estiĝis en 1893 la ksilografio Drei Schwäne, turnopunkto en lia artista vivo ĉar en ĝi jam videblis la unu paŝo je ornamo-ŝato.
Post kiam li pentris en 1895 la verkon Die Lebensalter li tute dediĉis sin al artmetia desegnado. Ekde tiam li kreis multegajn aĵojn por librokomerco (titolo, vinjetoj, ekslibrisoj), por tapetoj akj tapiŝoj (ekz. modeloj por la teksadolernejo en Skærbæk/Suda Jutlando) por lampoj; Krome li faris aferojn el noblaj metaloj, meblojn. Preferatis ĉiam naturaj formoj, floroj, plantoj kaj birdoj por stiligado lia.
Krom diligentaj naturstudoj gravis por lia artista evoluo pentraĵoj kaj lignogravurado el Japanujo kaja la brita pentristo James Abbott McNeill Whistler.
En 1887 vokitis Eckmann al la Artmetia muzeo Berlinon kie li daŭrigis fruktodone labori sur ĉiuj kampoj. Li ankaŭ faris nurajn dekoraciaĵojn. Granda konatiĝo ŝuldiĝas al kreo de prestipoj kiuj nomitis por li Eckmannschrift.
Fonto redakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 357 (tie ĉi interrete)