Frigyes Mojszesz
MOJSZESZ Frigyes [mojses] estis rumanuja hungara sporthistoriisto, sportstatistikisto naskita la 15-an de januaro 1931 en Aita Mare/Nagyajta kaj mortinta la 11-an de junio 1987 en Rupea/Kőhalom/Reps.
Frigyes Mojszesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1931 en Aita Mare/Nagyajta |
Morto | 11-an de junio 1987 (56-jaraĝa) en Rupea/Kőhalom/Reps |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | statistikisto historiisto |
Biografio
redaktiFrigyes Mojszesz deziris verki la mondhistorion de piedpilko, kaj tial li korespondis ekde Montevideo ĝis Rejkjaviko, ekde Londono ĝis Tokio kaj Melburno interalie kun Sir Stanley Rous aŭ Victorio Pozzo, sed li povis publikigi nur du volumojn.
Verkoj pli gravaj
redakti- Turneele olimpice de fotbal, 1908-1968 (kun 50 propraj karikaturoj, 1968),
- Campionatele mondiale de fotbal, 1930-1974 (1975).
Fonto
redaktiMagyar Életrajzi Lexikon