Melburno
Melburno (angle Melbourne [mElbn]) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la aŭstralia subŝtato Viktorio.
Melburno | |
angle Melbourne | |
urbo | |
Melburno
| |
|
|
Oficiala nomo: Melbourne | |
Lando | Aŭstralio |
---|---|
Federacia ŝtato | Viktorio |
Historia regiono | Indiĝenaj aŭstralianoj |
Konstruaĵoj | Universitato de Melburno, Princina teatro |
Rivero | Jaro Yarra |
Situo | Melburno |
- alteco | 31 m s. m. |
- koordinatoj | 37° 48′ 49″ S 144° 57′ 47″ O / 37.81361 °S, 144.96306 °O (mapo) |
Areo | 36,2 km² (3 620 ha) |
- de metropolo | 8 806,0 km² (880 600 ha) |
Loĝantaro | 127 742 (2015) |
- de metropolo | 3 806 092 (2007) |
Denseco | 3 528,78 loĝ./km² |
- de metropolo | 432 loĝ./km² |
Oceano | Hinda Oceano |
Parkoj | Melburna parko, Zoo de Melburno |
Estiĝo | 30-a de aŭgusto 1835 |
Moŝto-Urbestro | Robert Doyle |
Horzono | AOST (UTC+10) |
- somera tempo | AOST (UTC+11) |
Poŝtkodo | |
Okazejo | Australian Open |
Situo enkadre de Aŭstralio
| |
Mapo de Granda Melburno
| |
Vikimedia Komunejo: Melbourne | |
Retpaĝo: www.melbourne.vic.gov.au | |
Portalo pri Aŭstralio | |
Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 1 705 km² kaj loĝantaron de 3 384 671 (je 1-a de januaro 2005) kaj estas la dua plej granda urbo de Aŭstralio (post Sidnejo). Ĝi situas en la ekstrema sudo de kontinenta Aŭstralio. Pro la marborda situo (ĉe la golfo Port Phillip) ĝia meza alto super maro estas nur 14 metroj.
Historio
redaktiIama malliberulo fondis la urbon. En 1835 la loknomo estis Port Phillip, la loĝantoj estis arestitoj aŭ iamaj arestitoj. En 1851 la urbo iĝis subŝtata ĉefurbo. Tiam alvenis la unuaj familioj, kiuj ne estis arestitaj. Baldaŭe oni trovis oron, sekve multe da homoj alvenis. En 1956 la urbo gastigis la 16-an modernan Someran Olimpikon.
Vidindaĵoj
redakti- nubskrapuloj Rialto Towers, Aŭstralio 108 kaj Eŭreka Turo
- muzeo pri sportoj
- stadiono
- reĝa botanika ĝardeno
- urba parko
- kastelo de Rippon Lea
- reĝa ekspoziciejo
- ĝardeno de Carlton
Servoj
redaktiFamuloj
redaktiKonataj lokuloj
redakti- Johnny Logan (1954), naskonome Seán Patrick Michael Sherrard O'Hagan, laŭ familia deveno irlanda kantisto, naskiĝis en la urbeto Frankston en la metropola teritorio Melburno
- Andrew Gaze (1965), korbopiliksto
- Brody Dalle (1979), kantistino
- Holly Valance (1983), aktorino kaj kantistino
- Isabel Lucas (1985), aktorino
En Melburno mortis:
- hungardevena akvipilkisto György Kutasi
- hungardevena literaturhistoriisto László Bodi
- hungardevena filmisto Gusztáv Mihály Kovács
- hungardevena halterlevisto Győző Veres
- hungardevena skulptisto Andor Mészáros (skulptisto).
Esperanto-vivo
redaktiEn Melburno vivis kaj aktivis interalie la esperantistoj
- Charles William Ballard
- Bernie Heinze
- Arthur Maurice Hyde
- Miranda Lutz
- Lilian M. Pyke
- Roy Robert Rawson
- Frank Reginald Banham
Estas ankaŭ Esperanta societo tie. Laŭ ilia retpaĝo:
- La definitiva manlibro pri gramatiko "Lingvaj Respondoj" haveblas el Melburno Esperanto Asocio, Aŭstralio Esperanto Asocio kaj Universala Esperanto Asocio aŭ el nia retejo.
En Esperanto elsendas la radiostacio Melbourne Ethnic Community Radio.
Vidu ankaŭ
redakti