György Kutasi [djordj kutaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kutasi György estis hungara akvopilkisto (golulo), naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, librotenisto. Lia origina familia nomo estis Kusinszky [kuŝinski], kiun li uzis ĉiam en la sensporta vivo, Kutasi aperis nur en la sporta vivo ekde 1936, kelkfoje ties nomvariantoj estis Kutasy kaj Kutasi-Kusinszky.

György Kutasi
Persona informo
Naskonomo Kusinszky György
Naskiĝo la  16-an de septembro 1910(nun 1910-09-16)
en  Hungara reĝlando Fiume
Morto la 29-an de junio 1977
en  Aŭstralio Melburno
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

György Kusinszky[1] naskiĝis la 16-an de septembro 1910 en Fiume (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Rijeka en Kroatio), li mortis la 29-an de junio 1977 en Melburno (Aŭstralio).

Biografio redakti

György Kusinszky instruis sin naĝi en la maro. Pro Traktato de Trianon la familio Kusinszky devis forlasi Fiume en 1920 kaj la juna György maturiĝis jam en gimnazio en Budapeŝto en 1929. En la sekva jaro li finis kurson pri librotenado, poste li ne frekventis universitaton pro la sporta okupiĝo. Li estis librotenisto en firmaoj inter 1930-1947, sed dum la 2-a mondmilito li soldatiĝis. Li edziĝis en 1939, lia edzino naskis 3 gefilojn. La familio translokiĝis al Triesto en 1948, al Melburno post 3 jaroj.

Sporta kariero redakti

György Kutasi estis naĝisto kun rezultoj jam dum la gimnaziaj jaroj, poste en fabrika teamo. Ekde 1931 li estis akvopilkisto, eĉ li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1932-1946. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1934-1947 5-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun ora medalo, krome en sŭropa ĉampionumo li estis la en 1934. Inter 1948-1950 li estis itala trejnisto, poste aŭstrala trejnisto ĝis la 1960-aj jaroj. Dum la Hungario en la Somera Olimpiko 1956 li estis oficiale interpretisto de la hungara teamo.

Fontoj redakti

Referencoj redakti