Roy Robert Rawson

aŭstralia politikisto

Roy Robert RAWSON [ro:sen] (n. la 11-an de majo 1898 en la urbeto Woods Point, Viktorio, m. la 14-an de junio 1971 en Hawthorn, centra antaŭurbo de Melburno) estis aŭstralia esperantisto, librovendisto kaj politikisto. De la aĝo de dek kvar, ekde 1912, li estis dungita en Melburna stokejo, kaj en 1916, 18-jara, li kampanjis kontraŭ armea deviga militservo. De 1916 ĝis 1918 li estis sendrata funkciigisto por la Reĝa Aŭstralia Mararmeo, kaj post la milito, li administris unue teejon de Melburno en Bourke Street kaj tiam, ekde 1922, librejon en Swanston Street. Li estis sekretario de la Esperanto-klubo en Melburno de ĝia fondo en 1921 ĝis almenaŭ 1934 kaj dek jarojn deĵoris kiel UEA-delegito. Roy Rawson vizitis la 13-an UK-n en Prago 1921 kaj poste travojaĝis la ĉefajn eŭropajn landojn. Organizanto de la sola Aŭstralia Esperanto-ekzameno, li donis prelegojn monate de la Melburnaj radiaj stacioj de 1923 ĝis 1932, kaj komencis instrui la lingvon ĉiu dusemajne ekde 1932.

Roy Robert Rawson
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1898 (1898-05-11)
en Woods Point
Morto 14-an de junio 1971 (1971-06-14) (73-jaraĝa)
en Hawthorn
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En aprilo 1925 li geedziĝis kun bazlerneja instruisto Florence Mitchell, kun kiu li havis unu filon, kiu poste iĝis politika sciencisto. De 1927 li posedis sian librejon en Exhibition Street, en la urbocentra komerca distrikto de Melburno, kie li ankaŭ prizorgis la ĉefsidejon de la Ligo favore al Abolicio de Libro-Cenzuro (1934-36) kaj poste la Aŭstralian Konsilion por Civilaj Liberecoj (Australian Council for Civil Liberties). Post translokiĝo al Upwey, malcentra antaŭurbo de Melburno, en 1951, li aktiviĝis en la Aŭstralia Laborista Partio kaj en 1952, li estis elektita al la Viktoria Leĝdona Konsilio, kie li estis konsiliano ĝis 1958.

Eksteraj ligiloj redakti