Przemysław Czarnek

Przemysław Czarnek (naskiĝis la 11-an de junio 1977 en Koło) – pola juristo kaj konservisma polikitiksto, altlerneja instruisto.

Przemysław Czarnek
Persona informo
Przemysław Czarnek
Naskiĝo 11-an de junio 1977 (1977-06-11) (46-jaraĝa)
en Koło
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Q11710482Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Partio Juro kaj Justeco vd
Subskribo Przemysław Czarnek
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Doktoro habilita de jurisprudenco, lekciisto de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". Estro de Lublina provinco (2015–2019), delegito al Sejmo de la 9-a oficperiodo (de 2019), ministro pri edukado kaj scienco en la dua registaro de Mateusz Morawiecki (de 2020).

Vivo redakti

Infanaĝon pasigis en Goszczanów (distrikto Sieradz). Lia patrino estis flegistino, la patro ŝoforo. En la aĝo de 15 jaroj ekloĝis en Lublin, kie finis liceon je la nomo al Jan Zamoyski, kaj en 2001 juron en la Fakultato de Juro, Kanona juro kaj Administrado ĉe KUL. Samloke doktoriĝis.

En 2006 akiris gradon de doktoro pri jurisprudenco surbaze de la disertaĵo titolita Principoj de la jura ŝtato de socia justico en la reĝima praktiko de la Tria Pola Respubliko. Ankaŭ ĉi tie habilitiĝis en 2015 baze de la sciencaj atingoj kaj la disertaĵo Ekonomia libereco. Unua apogilo de la socia merkata ekonomio.

Li specialiĝas pri konstitucia juro.