Fjodor Borisoviĉ Godunov

(Alidirektita el Fedor Borisoviĉ Godunov)

Fjodor Borisoviĉ Godunov (ruse Фёдор Борисович Годунов) aŭ Teodoro la 2-a estis caro de Rusio ekde la 23-a de aprilo ĝis la 11-a de junio 1605. Lia reĝado daŭris nur 49 tagojn kaj restis en kronikoj kiel plej mallonga reĝado en Rusio.

Fjodor Borisoviĉ Godunov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1589 (1589-01-01)
en Moskvo
Morto 20-an de junio 1605 (1605-06-20) (16-jaraĝa)
en Kremlo
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per asfiksio vd
Tombo Triunia monaĥejo de Sergio el Radoneĵo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Familio
Dinastio Godunov vd
Patro Boris Godunov vd
Patrino Maria Skuratova-Belskaya vd
Gefratoj Ksenia Borisovna Godunova vd
Profesio
Okupo kartografo vd
Laborkampo kartografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoro la 2-a ne estis kronita laŭ kanonoj kaj ritaro de Rusa Ortodoksa Eklezio, tial enigo de lia nomo en liston de caroj de Rusio estas dubinda.

Origino redakti

Teodoro la 2-a naskiĝis la 20-an de junio 1589 kaj estis filo de gecaroj Boriso Teodoroviĉ Godunov kaj Maria Grigorievna (naskita Skuratova). Lia kruela avo estas pli konata kiel Maluto (pro ties nealtkreskeco) Skuratov, kiu efektivigis plej sekretajn ordonojn de caro Ivano la Terura, inkluzive mortigon de metropolito Filipo.

Infaneco redakti

Post surtroniĝo de lia patro Boriso en 1598 oni heroldis unujaran Teodoron kiel carido kaj heredinto de la rusia trono.

Tial jam deinfanece oni lin edukis kiel estontan caron. Ekde naŭjara aĝo li havis personan sigelilon, partoprenis kunsidojn de bojara Dumao, akceptis eksterlandajn ambasadorojn, inkluzive fianĉojn de lia fratino Ksenia venintajn el Svedio kaj Danio, juĝis kaj ĝenerale rajtis persone efektivigi multajn ŝtatajn taskojn.

La unua kartografo de Rusio redakti

 
Mapo de Rusio, kiun desegnis Teodoro la 2-a

Teodoro estis tre lerta kaj evoluema junulo. Por adoleska aĝo li havis belan kaj fortan, tute reĝan staturon.

Inter ceteraj liaj hobioj estis desegnado kaj scivolemo pri stato de Rusio. Rezulte aperis la unua mapo de la lando, kiun faris ĝia civitano (eksterlandanoj faris tiujn mapojn ankoraŭ frue). En historio Teodoro la 2-a restis krome kiel la unua kartografo de Rusio.

Tempo de perturboj redakti

Tiam (1598-1613) Rusio spertis multajn negativajn eventojn, kiujn okazigis ĉefe la pola influo kaj eĉ okupado de la lando. Tiam estis profunda ekonomia, spirita, socia kaj dinastia krizo aperinta post morto de la lasta rusia caro Teodoro Ivanoviĉ el Rjurik dinastio en 1598.

Reĝado de Boriso Godunov (1598-1605) ne estis kvieta kaj paca, ĉar tiam aktive agadis kelkaj pretendintoj por la rusia trono. Plej grava persono estis Falsa Demetrio, kiu proklamis sin kiel laŭleĝa heredinto, elvivinta filo de caro Ivano la Terura Dmitrij Ivanoviĉ el Rjurik dinastio. Li mem kaj liaj adeptoj akuzis caron Borison Godunov je mortigo de la carido Demitrio en Ugliĉo, kiu saviĝis (oni kvazaŭ mortigis sozion) dank’ al Dio.

Pereo redakti

 
Ksenia Godunova kaj Lĵedmitrij la 1-a en Kremlo
 
Murdigo de Teodoro la 2-a kaj lia patrino Maria (pentraĵo de 1862)

Oktobre de 1604 armeo de Falsa Demetrio, konata ankaŭ kiel Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-a, kiun organizis ĉefe Pollando (tiam Respubliko de Ambaŭ Nacioj) ekatakis Rusion.

En Batalo ĉe Dobriniĉi okazinta la 21-an de januaro 1605 armeo de Falsa Demetrio la 1-a fiaskis kaj estis devigita iom retiriĝi. Tamen rezulte de longa sieĝo de Kromio Orjola provinco ĝi venkis kaj maje de 1605 ekmoviĝis al ĉefurbo Moskvo.

Post subita morto de Boriso Godunov okazinta la 13-an de aprilo 1605 (laŭ unu el konataj kialoj, li veneniĝis, ĉar ne sukcesis saviĝi de permanenta turmenta penso pri mortigo de la carido) junie tiujare aperis ribelo kaj la ŝtata renverso.

Post longa rezisto kaj batalo en Moskva Kremlo deksesjara Teodoro la 2-a kaj lia patrino estis mortigitaj per strangolo (kvankam poste oni proklamis tiujn, kiel memveneĝintoj). Sorto de lia fratino Ksenia estis same terura, ĉar ŝin Falsa Demetrio la 1-a seksperfortis kaj faris sian odaliskon. Poste ŝi estis ekzilita en foran monaĥejon.

Neordinara enterigo redakti

Laŭ kanonoj de Rusa Ortodoksa Eklezio kadavroj de memmortintoj ne devis esti funebritaj kaj ilin oni ne rajtas enterigi en ordinarajn tombejojn. Tial korpoj de Boriso Godunov, lia edzino Maria kaj filo Teodoro la 2-a oni enterigis en Varsonofievskij monaĥejo de Moskvo. Nun ties restaĵoj troviĝas en la familia kripto de Troice-Sergijeva Laŭro (apudmoskva urbo Sergijev Posad).

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Caro de la tuta RusioPoste: 
Boris Godunovla 23-a de aprilo 1605 - la 11-a de junio 1605Falsa Demetrio la 1-a