Ksenia Borisovna Godunova

Ksenia Borisovna Godunova (ruse Ксения Борисовна Годунова) (1582–1622) estis rusa caridino, filino de caro Boris Godunov, kaj fratino de caro Teodoro la 2-a.

Ksenia Borisovna Godunova
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1582 (1582-01-01)
en Moskvo
Morto 30-an de aŭgusto 1622 (1622-08-30) (40-jaraĝa)
en Vladimir
Lingvoj antikva orientslava lingvo • rusa
Familio
Patro Boris Godunov
Patrino Maria Skuratova-Belskaya
Frat(in)o Fjodor Borisoviĉ Godunov
vdr
K. Makovski. Agentoj de Falsa Demetrio murdas Fjodoron Godunov kaj lian patrinon. Ksenia estas super la korpo de sia frato

Vivo redakti

Ŝi estis priskribita kiel tre bela kaj bone edukita. Inter ŝiaj fianĉoj estis:

  • Princo Gustavo de Svedio[1], kiu alvenis en Moskvo en 1600, sed la fianĉiĝo estis rompita pro lia diboĉema vivo.
  • Johano, Princo de Ŝlesvigo-Holstinio[2], alveninta en 1602, sed li malsaniĝis kaj mortis antaŭ la geedziĝo.

Ksenia restis virgulino ĝis la morto de sia patro en 1605, kiam ŝia frato Teodoro fariĝis caro. Kelkajn monatojn poste, kiam la Granda Malordo komenciĝis, ŝia patrino kaj ŝia frato, Teodoro, estis mortigitaj sub ordono de Falsa Demetrio la 1-a.

 
Maŭzoleo Godunov antaŭ la Katedralo de Ĉieliro en Troice-Sergijeva Laŭro kie la nomo de Ksenia estas enskribita en la plej maldekstra plato kiel "Monaĥino Olga Borisovna"

Ŝi estis ŝparita, sed falsa Demetrio seksperfortis ŝin kaj tenis ŝin en sia palaco kiel kromvirinon dum kvin monatoj. Antaŭ la alveno de lia fianĉino Marina Mniŝek, Ksenia estis sendita al Monaĥejo Voskresenski en Beloozero[3] kaj devigita fari religian voton, pro kio estis donita al ŝi la nomo "Olga". Poste, ŝi estis transigita al la Princina Monaĥejo de Ĉieliro en Vladimir.

En 1606 ŝi restadis en Troice-Sergijeva Laŭro por ĉeesti la reentombigon de sia patro; la vestaĵoj kiujn ŝi kudris kiel monaĥino estas ekspoziciitaj en tiu Laŭro.

Ŝia nomo estas enskribita kiel "Monaĥino Olga Borisovna" ĉe la kripto de Godunov proksime al la enirejo de la Katedralo de Ĉieliro en Troice-Sergijeva Laŭro kie ŝi estas entombigita kun siaj gepatroj kaj frato.

En artoj redakti

Fikcia dramo de ŝia vivo dum la Granda Malordo aperis en la rusa filmo 1612, kie ŝi estis interpretita de aktorino Violetta Davidovskaja.

Referencoj redakti

  1. d:Q2595418
  2. d:Q3429250
  3. Pushkareva, Natalia. (1997) Women in Russian History: From the Tenth to the Twentieth Century (New Russian History). M. E. Sharpe, Inc., p. 319. ISBN 1-56324-798-4.

Fonto redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Xenia Borisovna en la angla Vikipedio.