GERGELY János (gergej) estis rumania hungara botanikisto naskita en Colțești la 11-an de marto 1928 kaj mortinta en Colțești la 11-an de junio 1989.

Kariero redakti

Gergely János diplomiĝis en Universitato Bolyai de Kluĵo pri biologio-geografio (1954). De 1957 li estis scienca kunlaboranto, poste ĉefkunlaboranto de la Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca, de 1978 universitata lekciisto. Li doktoriĝis en Bukareŝto en 1984. Li estis kunlaboranto, vicĉefreadaktoro de revuo Contribuţii Botanice, de periodaĵo Schedae ad "floram Romaniae Exsiccatam". Li estis kunultradukisto de la verko A Román Népköztársaság flórájának kis határozója de Iuliu Prodan kaj Alexandru Buia (kun Dénes Pázmány, 1960). Li estis kunlaboranto de volumo 12-a de Flora R. S. România, de Kovászna megye gyógynövényei (Sfântu Gheorghe, 1973).

Fontoj redakti