Stanley Clisby Arthur

Stanley Clisby ARTHUR (naskiĝinta en Merced la 11-an de junio 1881, mortinta en Nov-Orleano la 4-an de decembro 1963) estis usona arkivisto kaj ĵurnalisto, historiografo de Luiziano kaj naturscienculo.

Vivo redakti

Kiel ĵurnalisto li aktivis en Kalifornio, Teksaso, Nov-Orleano kaj Novjorko. Al Luizianio li iris en 1915 por esti publika ornitologia konsilisto ĝis la jaro 1920 - tiam li eldonis la dokumentadan verkon The birds of Louisiana (1918).

Inter 1924 kaj 1928 Arthur fariĝis direktoro en la ministerio pri arbaroj ĉe la ŝtato de Luiziano. Tie li povis kunlabori kun la entreprenisto kaj birdoprotektanto Edward Avery McIlhenny. Inter 1934 kaj 1940 Arthur estis dungito ĉe la federaciŝtata arkivejo. En la jaro 1941-a li fariĝis estrarano ĉe la Ŝtata Muzeo Luiziana de kio li retiriĝis en la 1948-a jaro.

Li edzinigis Ella Bentley (1881–1959), helpantino de la ĵurnalistino Dorothy Dix, kun kiu li havis tri infanojn. Sub la nomo Ella B. Arthur ŝi kreis la kantojn Songs of a Creole City, and other poems (1950) kaj la biografion Dear Dorothy Dix: The Story of a Compassionate Woman (1952, kune kun Harnett T. Kane); poste ŝi eldonis elektitajn leterojn adresitajn al Dorothy Dix ĉe My husband keeps telling me to go to hell (1954). Kun la edzo ŝi estis verkinta la porinfanan rakonton Sonny Boy's Day at the Zoo (1913).

Eldondado kaj verkado redakti

Arthur verkis librojn pri la vivoj de la ornitologo John James Audubon kaj la pirato Jean Laffite - kaj, kiel dirite, pri la historio de Nov-Orleano. Krome li skribis fakaferojn pri tipaj kokteloj tie ofertataj, kun la titolo Famous New Orleans drinks and how to mix 'em: tiel li fariĝis verŝajne la unua verkisto kiu esploris pri la origino kaj la miksintoj de diversaj kokteloj, krome pri la gastronomio nov-orleana ĝenerale. En 1938 li eldonis antologion kun verkoj de la fotisto Eugene Delcroix,[1] kiu flegis foti domojn kaj konstruaĵojn en Nov-Orleano.

Verkoj redakti

  • 1913 (kun Ella Bentley): Sonny Boy's Day at the Zoo
  • 1915: The story of the battle of New Orleans. Nov-Orleano: Louisiana Historical Society interrete
  • 1928: The fur animals of Louisiana (State of Louisiana, Department of Conservation, Bulletin no. 18). Nov-Orleano; dua eldono 1931; kun suplemento de McIlhenny
  • 1936: Old New Orleans. Nov-Orleano: Harmanson (reeldono en 1990 sub la titolo Walking tours of old New Orleans, kp. pli malsupre)
  • 1937: Famous New Orleans drinks and how to mix 'em. Nov-Orleano: Harmanson; represo de 1938; eldono de 1939
  • 1937: Audubon, an intimate life of The American woodsman. Nov-Orleano: Harmanson
  • 1938 (eldonistece): Patios, stairways and iron-lace balconies of old New Orleans: a series of photographs by Eugene A. Delcroix. Nov-Orleano: Harmanson; interrete
  • 1952: Jean Laffite, Gentleman Rover. Nov-Orleano: Harmanson
  • 1976 (eld.): Index to the dispatches of the Spanish governors of Louisiana, 1766-1792. Nov-Orleano: Polyanthos; luprenebla ekzemplero

Literaturo redakti

  • Susan Cole Doré (eld.): Walking tours of old New Orleans by Stanley Clisby Arthur. Gretna Ludovicianae: Pelican, 1990; lupreneblas

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Through a lens softly: the photographs of Eugene Delcroix." - Ĉe: The Historic New Orleans Collection Quarterly, 12/1994