Jean LAFFITE, ankaŭ Lafitte, (naskiĝinta ĉ. 1780 en Franclando, mortinta en 1826 en UsonoJukatanio) estis franca filibustro kaj komercisto per sklavoj .

Jean Laffite
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1775 (1775-11-30)
en Biarritz
Morto 1-an de januaro 1826 (1826-01-01) (50-jaraĝa)
en Karibaj Landoj
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Pierre Lafitte (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo korsaro
pirato
entreprenisto
spiono Redakti la valoron en Wikidata
vdr
la domo de Jean Laffite, Bourbon-strato je Nov-Orleano, kiun konstruis Jean-Louis Dolliole

Lia nobela familio fuĝis dum la Franca Revolucio al Hispaniolo kie ankaŭ estis ribeloj kaj internaj milito. Post la proklamo de la ŝtato Haitio en 1804 la fratoj Jean kaj Pierre elmigris al Usono.

Jam kvar jaroj pli malfrue ili - kiuj estis judoj - taksiĝis bukanero[1] minacante sur la Kariba Maro amerikajn, britajn kaj hispanajn komercŝipojn. La ŝtelitaĵoj estis kaŝe transportitaj disde la insulo Grande-Terre al Nov-Orleano. La klopodoj de guberniestro William C. C. Claiborne haltigi tion ne sukcesis. Kiam tiu ĉi por la informo pri Laffite aŭ por kapto/murdo de Laffite publike ofertis 750 dolarojn la pirato mem duobligis la premion por Claiborne.

La de Laffite planitan etendigon de la influzono ĉe la marbordo de Teksaso haltigis la atako de la britoj je la malsupra regiono de Misisipo. Laffite batalis en 1815 por generalo Andrew Jackson en la batalo de Nov-Orleano kaj perdis sekve sian kontraŭleĝan staton.

Sed post kiam Vaŝingtone neniu pretis redoni la konfiskitajn aferojn al Laffite li revenis en 1816 al Nov-Orleano kaj ree fariĝis kontraŭleĝulo. Li eĉ intencis instali havenon por pirataj ŝipoj ĉe la marbordo teksasa. En 1817 li forpelis la fifaman piraton Louis Michel Aury disde Galveston-insulo kiu poste iĝis centro de kontrabando, piratumo kaj komercado per sklavoj. En 1818 George Graham petis la fratojn Laffite, laŭ komisio de prezidanto James Monroe, helpi forpeli francojn kaj hispanojn el Teksaso. Sed ili rifuzis kaj Teksaso iĝis parto de Meksiko.

Ĉirkaŭ 1820 forlasis la du fratoj la insulon, ĉar la intrigoj de Jean ŝokis la amikojn kaj la laboro de Pierre ne plu valoris por la hispana kaŝpolico. Post bruligo de Galveston ili ekloĝos sur Mujeres-insulo (Quintana Roo) kie Jean ĝismorte (1825) flegis surprize ataki boate veturantojn. Kvankam Pierre estis ne nur la pli maljuna kaj pli lerta rilate al negocioj estis lia frato Jean kiu estiĝis heroo de multaj legendoj kaj rakontoj.

Filmoj, libroj kaj honoroj

redakti
  • En la filmo The Buccaneer temigis oni en 1938 la menciitan batalon, denove en 1958 (kun Yul Brynner en la rolo de Laffite). Ĉe Last of the Buccaneers (1950) Paul Henreid rolumis por Laffite. Ankaŭ la filmfiguro Jack Sparrow de ĉe Pirates of the Caribbean ĉerpis el la vivo de Laffite.
  • La usona komiksa eldonejo Boom! (Los-Anĝeleso) publikigis serion nome Galveston de Johanna Stokes kun Jean Lafitte Jim Bowie kiel kamaradoj (intrigo el la 1817-a jaro). Faklibron pri Laffite verkis Stanley Clisby Arthur.[2]
  • En Luiziano apud Chalmette (bataloloko) ekzistas la aventurejo Jean Lafitte National Historical Park and Preserve.

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Rühmlich oder nicht." - pri judaj piratoj en la historio
  2. 1952: Jean Laffite, Gentleman Rover. Nov-Orleano: Harmanson