Bukanero estis origine loĝanto de la okcidenta parto de la insulo Hispaniolo, nunaj Haitio kaj Domingo, kiu dediĉis sin al kaptado de bovinoj kaj porkoj por bu canear, t.e. fumumi la viandon kaj vendi ĝin al la navigantoj de la Karibo.

"Buccaneer of the Caribbean" el la verko de Howard Pyle nome Book of Pirates[1]

Dum la 16a jarcento establiĝis en la okcidenta parto de la insulo, kiu estis forlasita de la hispanoj, eŭropaj aventuremuloj, speciale francoj, plejparte el Normandio, kiu lernis de la indianoj (aravakoj) kiel konservi la viandon kaj sin dediĉis por prepari la felon de la kaptitaj bestoj por vendi ĝin al la trairantaj eŭropanoj.

Kiam la hispanaj aŭtoritatoj invadis la insulon pro nepago de impostoj al Hispanio, ili ekstermis la bestojn sur kiuj baziĝis la komerco de la bukaneroj, kaj la francaj aŭtoritatoj, kiuj regis en la insulo Testudo, kreis leĝojn kontraŭ ili, do multaj bukaneroj translokiĝis al insulo de la Testudo aliĝante al la filibustroj, por dediĉi sin al piratado, ĉefe kontraŭ la hispanoj. Fama tia pirato estis la francdevena Jean Laffite.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Alexandre Oliver Exquemelin (traduko de Dr. de la Buena Maison - eldono de Carlos Barral) (novembre de 1999). «Bucaneros de América». Editorial Valdemar (enokia s.l.). ISBN 84-7702-291-7.[1]
  • Juan Bosch (decembre de 1983). «De Cristóbal Colón a Fidel Castro, el Caribe frontera imperial». Editorial de ciencias sociales, La Habana, Cuba.